Kristnaska loterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristnaska loterio
loterio
Komenco 18-a de decembro 1812 vd
Poste Q3986861 vd
Lando(j) Hispanio vd
vdr

La hispana kristnaska loterio (Sorteo de Navidad) estas ŝtata loterio, ludata ekde 1812 en Hispanio, kiu okazas ĉiujare antautagmeze la 22-an de decembro. La nomo Sorteo de Navidad aperis unuafoje en 1892.

La hispana kristnaska loterio - mezurate je la eldonita tuta sumo - estas la plej granda loterio de la mondo. Oni kalkulis je 2006 gajneblan sumon de 2,142 miliardoj da eŭroj, kio estas 70% de la enspezo. Ĉe la ĉefpremio, El Gordo (Eo: La dikulo) estis dividitaj 540 milionoj da eŭroj.

La numeroj[redakti | redakti fonton]

La kristnaska loterio baziĝas je lotoj kun 5-nombraj numeroj. Oni ĉiujare difinas la nombron de la lotnumeroj kaj serioj. Ekz. en 2004, ekzistis 66.000 diversaj lotnumeroj en 195 serioj. Tuta loto kostas 200 eŭrojn, dekono nur 20 eŭrojn.

Oni vendas la hispanajn kristnaskajn lotojn jam ekde aŭgusto.

La lotado[redakti | redakti fonton]

La unua lotado de la loterio okazis la 18-an de decembro 1812. La evento okazas la sama sceno ekde tiam:

Du drumoj entenas lignajn globojn, unu entenas kelkajn dekmilojn (je lotnumero) kaj alia similajn globojn por gajnaj ŝtupoj. Post la sukcesa tiro, du lernantoj de la Madrida lernejo San Ildefonso kantas la lotnumerojn kaj la konvenan gajnon. La loterio daŭras dum tri horoj kaj oni tiras 1.500 unuopajn lotnumerojn en prezo po 1.000 eŭroj.

La pinto de la tago estas la preno de Gordo (2006: 3 milionoj da eŭroj por ĉiu 180 biletojserioj).

La lotumado okazas en Madrido. Popularas la kataluna loko Sort, kiu signifas en la kataluna lingvo bonŝancon.