Grado de inunda aktiveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markigo de gradoj de inunda aktiveco ĉe akvonivelo sub ponto Masarykův most trans rivero Tichá Orlice en Choceň
Markigo de gradoj de inunda aktiveco ĉe akvonivelo sur piliero de ponto trans rivero Moravo en Olomouc-Chomoutov
Ŝtona basreliefo Bradáč servis kiel akvomezura markilo – signo de alveno de granda akvo sur Ponto de Judita en Prago

Grado de inunda aktiveco (mallongigo GIA) estas simpla nombra markigo de situacio el vidpunkto de mezurado de endanĝerigo de loĝantaro kaj ties posedaĵo per ebla aŭ ĝuste okazanta inundo. Nuntempe la valida ĉeĥa akva juro difinas tri eblajn gradojn de inunda aktiveco:

  • Unua grado – stato de maldormemo
  • Dua grado – stato de preteco
  • Tria grado – stato de endanĝerigo

Noto: Estas definita neniu "nula grado", kiu priskribus normalan staton sen minacanta danĝero.

Signifo de la gradoj[redakti | redakti fonton]

Unua grado
La stato de maldormemo okazas dum la danĝero de inundo. Al situacio sur la akva fluo aŭ akva laboraĵo necesas dediĉi plialtigitan atentemon, komenciĝas gardodeĵoro.
Dua grado
La stato de preteco okazas okaze, ke la danĝero jam superkreskis en veran inundon. Dum ties proklamo aktiviĝas kontraŭinundaj ŝirmoj kaj oni faras disponojn laŭ inunda plano.
Tria grado
La stato de endanĝerigo estas proklamata dum danĝero de estigo de damaĝoj de pli granda amplekso aŭ endanĝerigo de vivoj kaj posedaĵo en la inundema teritorio. Okazas sekurigaj kaj eventuale ankaŭ sav- kaj evakuadaj agadoj.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]