Graflando Heiligenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graflando Heiligenberg
11351664

graflando • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
1535 posedo de la princoj de Fürstenberg, en 1664 transformita al la princlando Fürstenberg
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
princlando Fürstenberg princlando Fürstenberg
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La graflando Heiligenberg - germane Grafschaft Heiligenberg, prononco [GRA:Fŝaft HAJ:li:gnberk] estis graflando ĉe la nordokcidenta bordo de la Bodenlago. La rezidejo estis la kastelo Heiligenberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La graflando eliris el la frua mezepoka graflando Linzgau, kiun en 1135 ricevis la grafoj de Heiligenberg. De ĉi tiuj ĝi iris en 1277 al la grafoj de Werdenberg kaj en 1535 al la princoj de Fürstenberg, kies posedo ekde 1664 formale nomiĝis princlando Fürstenberg. Dum la mezepoko la nomo de la Graflando Heiligenberg pasis al la tuta distrikto, tiel ke la nomo "Linzgau" estis anstataŭigita per la esprimo "Graflando Heiligenberg".

La respektivaj grafoj de Heiligenberg ekzercis altan jurisdikcion en sia graflando ĝis la 18-a jarcento, krom la liberaj imperiaj urboj Überlingen, Pfullendorf, Meersburg kaj Markdorf. Nur en la 17-a kaj 18-a jarcentoj ili vendis siajn rajtojn pri alta kortumo super aliaj regionoj al la regantaj monaĥejoj kaj urboj tie.

En la transformoj de 1803 kaj 1806, granda parto de la eksa graflando falis al la Grandduklando Badeno, precipe al la posta distrikto Überlingen. Nuntempe la areo situas en la distrikto Bodensee kaj en la sudo de la distrikto Sigmaringen.