La nuna komunumo ekestis la 1-an de januaro 1975 el kunigo de tri antaŭaj administraj komunumoj. Oficiale la administrejo de la nova komunumo ne plu reprezentiĝas per la tradicia loĝloka blazono, kiu estas tiu de la mezepoka nobela familio Heiligenberg kaj ne ricevis oficialan aprobon de la landa registaro, ĉar ĝi enhavas pli da pompa dekoro ĉirkaŭ la blazonŝildo ol permesate por "simpla" komunuma blazono - neoficiale la blazono tamen daŭre vaste aplikatas.