Graflando Laois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graflando Laois
Irlande: Contae Laoise
Graflando Laois (Irlando)
Graflando Laois (Irlando)
DEC
Graflando Laois
Graflando Laois
Situo de Graflando Laois
Geografia situo 52° 59′ N, 7° 21′ U (mapo)52.983333333333-7.35Koordinatoj: 52° 59′ N, 7° 21′ U (mapo)
graflando de Irlando
Statistikoj
Provinco: Leinster
Ĉefurbo: Portlaoise
ISO-kodo: IE-LS
Areo: 1 719 km²
Loĝantaro
(2006):
69 012
retejo: www.laois.ie
vdr
Blazono
Blazono

La graflando Laois (aŭ Laoighis, aŭ Leix) (irlandlingve Contae Laoise) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita meze de la insulo. Ĝi troviĝas en la provinco Leinster.

Geografio

Laois ne disponas marbordon, kaj eĉ havas — ununura kazo — neniun landlimon kun alia graflando havanta marbordon.

Historio

La graflando Laois estis kreita en 1556 far la angla reĝino Maria la 1-a : ĝi tiam nomiĝis "Graflando de la Reĝino" (Queen's County), kaj ricevis sian nuntempan, irlandlingvan nomon post la Irlanda Milito de Sendependeco je la 20-a jarcento. Portlaoise (antaŭe Maryborough) estas la ĉefurbo.

Ekonomio

Agrikulturo konsistigas la plej gravan parton de la loka ekonomio : 70% el la areo spertas ĉiujaran kultivadon. La graflando gastigas pli ol 230000 brutojn, tio estas kvar bovinoj po ĉiu loĝanto.

La graflando havas malgrandan industrian sektoron, kun apartaj parceloj en Portlaoise kaj Mountmellik. Pli ol 1500 loĝantoj de la graflando havas postenon rilate al industrio. Sendungeco restas tamen pli alta ol la irlanda averaĝo.

Urboj kaj vilaĝoj

Vidu ankaŭ