Graflando Mayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Graflando Maigh Eo)
La monto Croagh Patrick.
Graflando Mayo
Graflando
FlagoBlazono
graflando de Irlando [+]

LandoIrlando

ĈefurboCastlebar
- koordinatoj54° N, 9° U (mapo)53.9-9.25Koordinatoj: 54° N, 9° U (mapo)
Areo5 586 km² (558 600 ha) [+]

Loĝantaro130 638 [+] (2011)
Denseco23,39 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoOkcidenteŭropa Tempo [+]
ISO 3166-2IE-MO

Graflando Mayo (Tero)
Graflando Mayo (Tero)

Graflando Mayo (Irlando)
Graflando Mayo (Irlando)
DEC

Map
Graflando Mayo

Vikimedia Komunejo:  County Mayo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La graflando Mayo (irlande Contae Mhaigh Eo) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita en la okcidenta parto de la irlanda insulo, en la provinco Connacht. Ĝi havas landlimojn kun la graflandoj Sligo, Galway kaj Roscommon.

Mayo estas la tria plej vasta graflando de Irlando (post Cork kaj Galway), ĉar ĝi etendiĝas sur 5 397 km². Ĝi havis proksimume 117 000 loĝantojn en 2002.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la graflando Mayo devenas de monaĥejo nomita Mhaigh Eo (« ebenaĵo de taksusa ligno »), kaj fondita je la 7-a jarcento fare de Sankta Colmán kaj anglaj monaĥoj, proksimume 3 kilometrojn sude de Balla. La nomon "Mayo" oni sekve donis al la loka episkopejo, kreita je la 12-a jarcento, kiu kunuiĝis kun tiu de Tuam 500 jarojn poste. La graflando ricevis la saman nomon kiam ĝi estis kreita, en 1570.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La graflando etendiĝas ekde la lago Corrib kaj la granda fjordo de Killary (sude) ĝis la baronlando Erris kaj la bajo de Killala norde.

Achill Island, la plej vasta insulo de la irlanda marbordo, estas famkonata turista celo, kun multaj ĉarmaj lokoj kiel Keel, Dooega, Keem aŭ pluraj klifoj. Du spektindaj krestoj superas la insulon : Croaghaun (668 m) kaj Slievemore (627 m).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Abatejo de Cong.

Mayo estas populara loko por turistoj, danke al pluraj banlokaj urbetoj, akvoj taŭgaj por fiŝado, belegaj vojoj por ekskursoj, sed ankaŭ kelkaj el la plej interesaj arkeologiaj kaj historiaj heredaĵoj de Irlando. Tie ekzemple troviĝas la sanktega monto Croagh Patrick aŭ la abatejo de Ballintubber, pluraj mezepokaj monaĥejoj aŭ la Marian Shrine de Knock (grava pilgrimejo).

Urboj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]