Grand Hôtel des Wagons-Lits (Pekino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grand Hôtel des Wagons-Lits en Pekino (post 1914)

La hotelo Grand Hôtel des Wagons-Lits starigitis en 1905 fare de la societo Compagnie Internationale des Grands Hôtels, filio de la renomita fervoja entrepreno Compagnie Internationale des Wagons-Lits (CIWL), en Pekino, Ĉinio.

Estis kutimo por litvagona societo pretigi ĉe gravaj celstacioj de siaj luksaj linioj (ekz. Ghezireh Palace en Kairo, Pera Palas en Konstantinoplo, Hôtel de la Plage en Ostendo, Hôtel Terminus en Bordeaux kaj Marseille, Riviera Palace en Montekarlo) ankaŭ tranoktejojn de altega kvalito. La unua luksa hotelo en la ambasada kvartalo de la ĉinia ĉefurbo konstruitis en 1905 en la stilo de la flandra gotiko. Sed baldaŭ ĝi evidentiĝis tro nespacohava. Ankoraŭ antaŭ 1914 ĝin anstataŭis pli granda kaj modesta konstruaĵo. Prospektoj en la 1930-aj jaroj montras domon kun alloga kaj ampleksa ĝardeno.

La nuntempa Grand Hotel en Pekino neniel rilatas kun la ĉi-supre priskribita klasika fervojhotelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]