Grand Slang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de la tiparo Grand Slang.

Grand Slang estas sanserifa tiparo. Ĝi estis kreita de la germana tipar-dezajnisto Nikolas Wrobel kaj estis publikigita la 1an de septembro 2019 fare de la kompanio de tipara evoluo Nikolas Type.[1]

La inspiro por la dezajno de Grand Slang venas de la usona kaligrafio de la 20-a jarcento, same kiel de la laboro de la usonaj kaligrafoj Oscar Ogg kaj William Addison Dwiggins. Elementoj ankaŭ venas el la persona kolekto de la dezajnisto kaj de signoj aperantaj en usonaj filmoj de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.[2]

La tiparo enkorpigas karakterizaĵojn de antikva kaj groteska, kombinante skribitan kaligrafion kun puraj geometriaj formoj.[3] Ĝi montras ekvilibran proporcion de stabileco kaj fleksebleco, inkluzive de pli ol 310 signobildoj, inter kiuj estas malgrandaj kaj grandaj literoj, numeroj, interpunkciaj signoj, akcentoj, diakrita signo, ligaturoj, kaj simboloj.

Ĝia nomo, Grand Slang, konsistas el la vortoj grand kaj slang en la angla lingvo. En usona kaj brita slango, la vorto grand rilatas al aro de miloj da dolarojpundoj.

La tiparo Grand Slang estas havebla por cifereca elŝuto en la dosierformoj OpenType kaj Web Open Font Format, taŭga por grafika fasonado, reta dezajno, aplikaĵoj, kaj e-libroj.

Ĝi subtenas diversajn eŭropajn lingvojn bazitajn sur la latina alfabeto kaj estas havebla sub privata softvarpermeso, limigante uzon kaj redistribuon laŭ la kondiĉoj difinitaj en la permesilo de la programaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Grand Slang from Cologne-based foundry Nikolas Type is inspired by 20th-century calligraphy (angle) (10a de Septembro 2019). Arkivita el la originalo je 23a de Oktobro 2021. Alirita 6a de Februaro 2024. “His latest release, Grand Slang, is inspired by mid-20th-century calligraphy, mixing characteristics of both serif and grotesque letterforms to create a modern perspective on the art form.”.
  2. . A German Typographer’s Homage to Mid Century American Calligraphy Masters (angle) (5a de Novembro 2019). Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2022. Alirita 6a de Februaro 2024. “Grand Slang’s funky modern letterforms owe a debt to the masterful calligraphy of mid 20th-Century American designers Oscar Ogg and William A. Dwiggins. Nikolas Wrobel, a typeface designer based in Cologne, Germany, also drew upon signage spotted in U.S. movies from the ’40s and ’50s.”.
  3. . Шрифт Grand Slang: где используют и с чем сочетают (ruse) (12a de Decembro 2023). Arkivita el la originalo je 14a de Decembro 2023. Alirita 6a de Februaro 2024.