Granda Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la "Granda Italio" laŭ laŭ la koncepto disvolvita en 1940

Granda Italio (itale: Grande Italia), aŭ Imperia Italio, estis ambicia projekto revita de la itala faŝismo por krei imperion, kiu inkludus la iredentajn teritoriojn de Korsiko, Nico, Dalmatio, Malto, plus aldonajn teritoriojn ĉirkaŭ la Mediteraneo, kiel Albanio, Montenegro, norda Tunizio kaj norda Libio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomite gubernisto de la Dodekanesoj en 1936, la faŝista gvidisto Cesare Maria De Vecchi ekpromociis en la faŝisma partio de Mussolini ideon pri nova "imperia Italio"[1] (itale: "Italia Imperiale"), kiu, kiel la Romia Imperio inkluzivos nordan Afrikon (la kvaran marbordon, itale: "Quarta Sponda").

La revo de De Vecchi estis Imperia Italio, kiu inkluzivus ne nur ĉiujn eŭropajn teritoriojn postulatajn de italaj iredentistoj (Nico, Savojo, Tiĉino, Venezia Giulia, Dalmatio, Korfuo, Malto kaj Korsiko) kaj komunumoj priloĝataj de italoj de multaj jarcentoj, sed eĉ nordafrikaj teritorioj (Libio kaj Tunizio), kie italoj kreis "koloniojn" fine de la 19-a jarcento.

Post 1936 kaj dum la Dua Mondmilito la grekaj Dodekanesoj estis aldonitaj al la projektoj (kun la Ioniaj insuloj: Zakinto, Itako, ktp.) kaj la faŝisma reĝimo baldaŭ promociis proceson de peforta italiigo de tiuj grekaj insuloj[2].

La opinioj de De Vecchi esti parte akceptitaj[3] de Mussolini en la 1940-aj jaroj, kiam Italio ekpartoprenis la Duan Mondmiliton, sed kontraŭstaris (kaj skeptike rigardis) ilin la reĝo de Italio, Viktoro Emanuelo la 3-a.

En 1942, post la itala okupado de Korsiko kaj Tunizio la teritorioj de la Granda Italio, revita de la faŝisto De Vecchi, estis tute kontrolitaj de Italio, krom Malto, sed pro la evoluo de la milito kontraŭ la Akso, la projekto ne ricevis politikan subtenon[4].

Italoj en la regionoj de la "Granda Italio"[redakti | redakti fonton]

Mapo de la regionoj postulataj de la iredentanoj post la unua mondmilito.

La ĉeesto de multaj italaj komunumoj en teritorioj ekstere de la Reĝlando de Italio utilis kiel argumento por la projekto de la "Granda Italio" [5].

En la 1940-aj jaroj ekzistis jenaj italaj loĝantaroj en la teritorioj postulataj de De Vecchi kaj la faŝistoj dum la unua mondmilito:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Baioni, Massimo. Risorgimento in camicia nera. Carocci. Arezzo, 2006.
  • Blitzer, Wolf. Century of War. Friedman/Fairfax Publishers. Novjorko, 2001 ISBN 1-58663-342-2
  • Chapin Metz, Helen. Libya: A Country Study. GPO for the "Library of Congress". Vaŝingtono, 1987.
  • De Felice, Renzo Interpretations of Fascism (translated by Brenda Huff Everett). Harvard University Press. Cambridge, 1977 ISBN 0-674-45962-8.
  • De Felice, Renzo. Mussolini l'Alleato: Italia in guerra 1940-1943. Rizzoli Ed. Torino, 1990.
  • Del Boca, A. Le guerre coloniali del fascismo Laterza. Roma, 1991
  • Galeotti, Carlo. Credere obbedire combattere - I catechismi fascisti Stampa Alternativa. Milano, 1996.
  • Lamb, Richard. Mussolini as Diplomat. Fromm International Ed. London, 1999 ISBN 0-88064-244-0
  • Payne, Stanley G. A History of Fascism, 1914-45. University of Wisconsin Press. Madison, Wisc., 1995 ISBN 0-299-14874-2
  • Rosselli, Alberto. Storie Segrete. Operazioni sconosciute o dimenticate della seconda guerra mondiale Iuculano Editore. Pavia, 2007

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baioni, Massimo. Risorgimento in camicia nera. p. 47
  2. Del Boca, A. Le guerre coloniali del fascismo. p. 71; Galeotti, Carlo. Credere obbedire combattere - I catechismi fascisti. p. 72
  3. Baioni, Massimo. Risorgimento in camicia nera. p. 73
  4. Blitzer, Wolf. Century of War. p.125
  5. Lamb, Richard. Mussolini as Diplomat. paĝo 66