Grandinstanca tribunalo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La "tribunal correctionnel" de Parizo, je la 14 quai des Orfèvres

En Francio, la grandinstanca tribunalo (france "tribunal de grande instance" aŭ TGI) estas komunjura tribunalo (kontraste al escepta tribunalo por la unua instanco : ĝi juĝas pri aferoj, kiuj ne estas atribuitaj al alia tribunalo. Plie, ĝi havas apartajn kompetentecojn, de kiuj iuj estas ekskluzivaj.

Ekzistas 173 grandinstancaj tribunaloj, (unu aŭ pluraj en ĉiu departemento), el kiuj 164 en la ĉeflanda Francio, 2 en Korsiko kaj 7 en la transmaraj departementoj, ekde la reformo de la juĝa mapo (Francio) lanĉita en 2007 de la Sigelilgardisto Rachida Dati[1].

En la transmaraj kolektivumoj kaj en Nov-Kaledonio, ne estas grandinstanca ttribunalo, sed tribunaloj de unua instanco (TPI) ku fuknkcioj de TGI kaj de instanca tribunalo. Tiuj tribunaloj estas kvar (Mata-Utu, Numeo, Sankta-Piero kaj Mikelono kaj Papeete)

Laŭprincipe, antaŭ la grandinstanca tribunalo, kiu juĝas pri civilaj aferoj, kaj male al la esceptaj tribunaloj, la advokato estas deviga, tio signifas ke ne eblas mem submeti ion al tribunalo kaj mem defendi sin. Tiu principo tamen havas plurajn esceptojn : agoj rilataj al gepatra aŭtoritateco antaŭ la juĝisto pri familiaj aferoj, kaj urĝaj juĝoj.

La punĉambroj de la grandinstanca tribunalo nomiĝas franclingve "tribunal correctionnel".

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekzistis 181 en la ĉeflando antaŭ tiu reformo de 2007, kiu forigis 21 el ili. Unu forigo (TGI de Moulins) estis nuligita de la Ŝtatokonsilio kaj tri tribunaloj (TGI de Saint-Gaudens, Saumur kaj Tulle) estis remalfermitaj de la Sigelilgardisto Christiane Taubira.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]