Grek-katolika preĝejo Aŭspicio de Dipatrino (Ózd)
Grek-katolika preĝejo Aŭspicio de Dipatrino | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ózd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | grek-katolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Miskolc |
dekanujo | Borsod |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 2000 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Csaba Bodonyi |
Konstruado | 1993–2000 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Aŭspicio de Dipatrino estas grek-katolika preĝejo en Hungario, en urbo Ózd.
Historio[redakti | redakti fonton]
En Ózd la grek-katolika grupo estis fondita en 1943. La membroj konstruis unue kapelon, poste paroĥejon. En la 1980-aj jaroj la kapelo estis pligrandigita, renovigita kaj ikonostazo estis kreita. En 1992 nova altaro estis farita, sed en la sekva jaro oni komencis konstrui novan paroĥejon, kirkon kaj kunvenejon. Tiu lasta estis preta jam post 2 jaroj, la kirko nur en 2000.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto. Ĝi havas plurlateran centran parton kun same plurlatera pinto aŭ tegmento. Pro la lateroj ĝi estas preskaŭ ronda. Pluraj aliaj konstruaĵpartoj (signife pli malaltaj) aliĝas al la centra parto. Interne Grigore Popescu pentris la freskojn.
Kermeso okazas en la 1-an de oktobro aŭ en la plej proksima dimanĉo.