Greta Taubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greta Taubert
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1982 (1982-11-30) (41-jaraĝa)
en Suhl
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Greta TAUBERT (naskiĝinta en 1983 je Suhl[1]) estas germana ĵurnalistino kaj verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Taubert lernantis ĉe Goeta lernejo kaj studis ĵurnalismon kaj politikan sciencon ĉe la Universitato de Lepsiko kaj la Universitato de Vroclavo. Intere, ŝi volontis ĉe la gazeto berlina "Berliner Zeitung". Ŝi estis membro de la evolufako de la revuo "Woche" de Stefan Aust kaj verkis interalie por SZ-Magazin, "Vice" kaj Die Zeit. Ŝiaj temoj inkludas sociajn utopiojn, daŭripovon, urban vivon kaj kritikon de kreskado.

Taubert estis prezentita al pli larĝa spektantaro en 2014 kun la nefikcia libro Apocalypse jetzt! kiu dokumentas ŝian multjaran memeksperimenton por eliri el okcidenta konsumkulturo. En 2016 ŝi publikigis siajn spertojn pri la koncepto de fokusmeto je individua temporiĉaĵo en la libro Im Club der Zeitmillionäre. En 2020 ŝi publikigis la protokolvolumon Guten Morgen, du Schöner en kiu viroj el la novaj federaciaj landoj raportas pri vivo kaj amatoj. Taubert aperas kiel moderigistino, prezentistino kaj prelegantino ĉe okazaĵoj en Germanio kaj eksterlande.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 2009 "Medium Magazine" nombris ŝin ano de la grupo de la 30 plej interesaj personoj en la aĝo de ĝis 30 jaroj. La enketema raporto Der verlorene Sohn pri internacia infankontrabandado ricevis Kindernothilfe-premio amazkomunikila 2011. En la antologio Die 500 ŝi estas prezentita en 2014 kiel unu el la plej elstaraj virinoj en la germana amaskomunikila sceno.

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Guten Morgen, du Schöner. Begegnungen mit ostdeutschen Männern. Aufbau, Berlin 2020, ISBN 978-3-351-03464-1.
  • Im Club der Zeitmillionäre. Wie ich mich auf die Suche nach einem anderen Reichtum machte. Eichborn, Köln 2016, ISBN 978-3-8479-0622-3.
  • Apokalypse jetzt! Wie ich mich auf eine andere Gesellschaft vorbereite. Eichborn, Köln 2014, ISBN 978-3-8479-0540-0.

Eseoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • kontribuaĵo en: Liebe. Die besten Liebesgeschichten aus dem Süddeutsche Zeitung Magazin. Süddeutsche Zeitung Edition, 2017.
  • kontribuaĵo en: Benjamin Gesing, Jochen Markett, Björn Richter (eld.): Profil! Ansichten der Generation P. Glück&Schiller Verlag, 2005

Radifonie[redakti | redakti fonton]

  • Klima-Chaos und Kapitalismus-Kollaps? Neuanfang statt Weltuntergang, Deutschlandradio Kultur – Politisches Feuilleton, 12.3.2014[2]
  • Verzicht auf Konsum, Talkshow Beckmann, Das Erste, 14.8.2014
  • Auf der Suche nach der Zeit, Westart live, WDR, 21.11.2016

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]