Grijota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grijota
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34192
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 690  (2023) [+]
Loĝdenso 94 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 4° 35′ U (mapo)42.0524901-4.5822734Koordinatoj: 42° 3′ N, 4° 35′ U (mapo) [+]
Alto 722 m [+]
Areo 28,58 km² (2 858 ha) [+]
Grijota (Provinco Palencio)
Grijota (Provinco Palencio)
DEC
Grijota
Grijota
Situo de Grijota
Grijota (Hispanio)
Grijota (Hispanio)
DEC
Grijota
Grijota
Situo de Grijota

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grijota [+]
vdr

Grijota [griĤOta] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 496 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, pro sia proksimeco al Palencio kaj sia funkciado kiel dormurbo. Ĝi distas nur 5 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj nur 2 km de la norda sektoro de la ĉirkaŭŝoseo.

La municipa teritorio enhavas dis kelkajn novajn domarojn: nome La Verdeguera, Dos Pasos, Urbanización Puente Don Guarín, El Sobradillo, Ciudad del Golf, La Orgatilla kaj Jardín de la Pinilla inter aliaj. Menciindas ankaŭ Las Paredejas, Bota 1 kaj Bota 2, Los Prados, El Palomar, El Tiento aŭ La Ciudad de la Juventud.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La historio de la urbo estis ĉiam ligita al Palencio. La konstruado de la Kanalo de Kastilio helpis la ekonomian disvolvigon de la areo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, la sektoro de la Kanalo de Kastilio ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]