Guaĥiroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guaĥiroj
loĝantaroetno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Baile de cortejo Wayuu.jpg
Virino kaj viro kune dancante tradician dancon

La Guaĥiroj (ankaŭ konata sub la nomo Wayu, Wayúu, Guajiro, Wahiro [mankas fonto]) estas etna grupo el la nordo de Kolombio kaj Venezuelo, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 305.000 personoj (135.000 en Kolombio kaj 170.000 en Venezuelo).

Teritorio de la guaĥiroj en la nordo de Kolombio kaj Venezuelo.
Teritorio de la guaĥiroj en la nordo de Kolombio kaj Venezuelo.

Ili parolas la lingvon guaĥiran (wayuunaiki : ISO- kodo 639 : GUC) kiu apartenas al la aravaka lingvaro. La nomo guaĥiro devenas de la aravaka kaj signifas 'la povo-hava viro'

Ili loĝas en dezertan regionon de ĉirkaŭ 28.000 km², el kiuj pli ol 15.000 km² en la departemento La Guajira, Kolombio kaj 12.000 km² en Zulia, Venezuelo. Ili vivas ĉefe en la guaĥira duoninsulo (el kiu ankaŭ estas derivata la nomo "Guajiro") sur la karibaj marbordoj.

Aktuala situacio[redakti | redakti fonton]

La guaĥiroj vivas ĉefe de teksado, inkluzive de farado de vestoj, kaj kultivas parolan kulturon propran al la antikvaj popoloj kaj aktualaj indianaj etnoj de Sudameriko. Ili parolas sian propran lingvon kaj ankaŭ la hispanan. Ĉi tiuj indianoj estas la solaj kiuj sciis rezisti la invadon de la hispanoj[1] kaj konservis ian sendependecon en la du landoj en kiuj ili vivas, postulante sian propran teritorion.

La venezuela aktorino Patricia Velásquez, kiu devenas de la regiono, kreis la fondumon Wayúu Taya por plibonigi la aliron al kuracado kaj edukado por tiu popolo. La financado de tiu fondumo devenas de la vendo de sakoj kun koloregaj tradiciaj temoj. Tiuj sakoj nomiĝas Mochila (hispana por saketo) kaj estas teksitaj de guaĥiraj virinoj kaj ĉiu mochila [moĈIla] postulas laboron de 15 tagoj.

Inter 2008 kaj 2013, tri mil ministoj mortis pro subnutrado en la provinco La Guajira, plejparte guaĥiraj indianoj. Sekeco estas granda problemo, eĉ akcentita pro senarbarigo kaj minado, sed korupto, deviga delokigo kaj neglekto fare de la publikaj aŭtoritatoj estas ankaŭ faktoroj denuncitaj de la lokaj loĝantaroj[2].

La jura sistemo de la guaĥiroj eniris la nematerian kulturan heredaĵon en 2010[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) «Native Spirit», Monocle, vol. 6, n-ro 57, oktobro 2012, p. 82
  2. (fr) «Le système normatif Wayuu, appliqué par le Pütchipü’üi (palabrero)» sur unesco.org
  3. (fr) Christophe Koessler, «La faim sévit dans le nord de la Colombie», Le Courrier,‎ la 2-an de aprilo 2015 (alirite la 7-an de aprilo 2019).
  • Tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur la artikolo en la franca versio de vikipedio, je la 2-a de aprilo 2019.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]