Gvadalkiviro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvadalkiviro
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr
Gvadalkiviro

Gvadalkiviro, en hispana lingvo Guadalquivir (GŭadalkiBIR), el la araba "(al-ŭad al-kabir'" ("la granda rivero"; romianoj nomis ĝin Betis), estas rivero trafluanta Andaluzion, en Hispanio.

Ĝi naskiĝas en Cañada de Aguas Frías, en la montaro Sierra de Cazorla (provinco Ĥaeno) , kaj enmariĝas en Atlantikon ĉe Sanlúcar de Barrameda (provinco Kadizo).

Gvadalkiviro longas 657 km, kaj al ĝi alfluas inter aliaj la rivero Genil, Guadalbullón kaj Guadiana Menor.

Ĝi estas la nura rivero nuntempe navigebla en Hispanio. Eblas navigi de la elfluejo ĝis Sevilo. En romia epoko eblis eĉ ĝis Kordovo.


vidu ankaŭ

hispanaj riveroj


Eksteraj ligiloj

greke http://www.grid.unep.ch/product/publication/freshwater_europe/guadalquivir.php greke http://www.mma.es greke http://www.chguadalquivir.es/opencms/opencms/chg-web/contenido.html greke http://www.apsevilla.com/inicio.htm#