Guajona

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Guajona (kantabre [gŭahona], hispane [gŭaĥona]) estas ina estaĵo de la kantabra mitologio. Ĝi estas ekzemplo de vampireca estaĵo, kio estas malabunda en la mitaroj de Hispanio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La vorto guajona estas aŭgmentativo de guaja, kiu ankaŭ ekzistas en la asturia mitologio, nome Guaxa. La deveno de vorto guajaguaxa eble estas la klasik-araba وحش wahsh, kiu signifas bestio.[1]

Mita legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭlegende, ŝi estas malgrasega maljunulo vestita de nigra mantelo, kiu kovras ŝian tutan korpon. Ŝiaj manoj estas skeletaj kaj ŝiaj piedoj estas kvazaŭ kruroj de koko. Ŝia vizaĝo estas flava, maljuniĝinta, kaj plena de faltoj, haroj kaj verukoj. Ŝiaj okuloj estas tre malgrandaj kaj stele brilaj. Ŝia nazo estas agla kaj ŝia buŝo havas nur ununuran, nigran kaj akran denton longan ĝis ŝia mentono, per kiu ŝi sorbas sangon de viktimo. Kaŝite de mallumo, ŝi estas videbla nur nokte. Oni ne scias kie ŝi dormas dum tago, sed oni suspektas, ke ŝi dormas ie sub tero. Ŝi sekreteme eniras domojn, silente proksimiĝas al sanaj infanoj kaj junuloj, ŝi enpuŝas sian denton en karnon kaj elsorbas sangon. Elsorbitoj ne mortas, sed ili restas senfortaj kaj la matenon ili vekiĝas lacegaj kaj palaj. Ŝi ne atakas plenkreskulojn aŭ maljunulojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. García Arias, Xosé Lluis. (2006) {{{Titolo}}}. Uviéu: Academia de la Llingua Asturiana, p. 170. ISBN 84-8168-405-8.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adriano García Lomas, Mitología y supersticiones de Cantabria, Estvdio, 2000. ISBN: 8487934870 / 9788487934872
  • Manuel Martín Sánchez, Seres míticos y personajes fantásticos españoles, 2002. ISBN: 9788441410534
  • Manuel Llano, Obras Completas, vol. II, p. 477, 1968. ISBN: 9788420644806