Gubernio Muthana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
gubernio Muthana
محافظة المثنى

gubernio de Irako
Bazaj informoj
Ĉefurbo Samaŭa
Areo 51 740 km²
Loĝantaro 550 000 (stato: jaro 2006)
ISO-kodo IQ-MU
vdr

La gubernio Muthana aŭ kun gramatika artikolo gubernio al-Muthana (arabe محافظة المثنى, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat al-Muṯannā) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2006 ĝi havis proksimume 550 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Samaŭa. La teritorio kovras areon de 51 740 kvadrataj kilometroj. Ĝi situas en la pleja sudo de la ŝtato kaj limas al Sauda Arabio.

Distriktoj

La gubernio konsistas el la sekvaj 4 distriktoj:

  • Ĥidhir respektive Al-Ĥidhir
  • Rumaitha respektive Al-Rumaitha
  • Salman respektive Al-Salman
  • Samaŭa respektive Al-Samaŭa