Samava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Samaŭa)
Samava
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 66001
Demografio
Loĝantaro 215 000  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 19′ N, 45° 17′ O (mapo)31.31666666666745.283333333333Koordinatoj: 31° 19′ N, 45° 17′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Samava (Irako)
Samava (Irako)
DEC
Samava
Samava
Situo de Samava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Samawah [+]
vdr

Samava, laŭ araba lingvo السماوة estas urbego, ĉefurbo de Gubernio Muthana en meza-suda Irako.

Urbomezo de Samava
Riverbordo de Samava
Hotelo en Samava

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Samava situas sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de Eŭfrato. Divanija troviĝas 83, Nasirija 97, Kut (Irako) 142, Amara (urbo) 189, Bagdado 241, Basra 259, Faluĝa 268, Ramadi 300, Kirkuk 470, Sulajmanija 473, Mosulo 594 kilometrojn.

Bazaro en Samava

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble Samava estis fondita en la 3-a jarcento post Kristo. En 1964 pli ol mil politikaj kaptitoj estis savitaj. La kaptitoj estis liveritaj per trajno (tio estis "mortotrajno"). En la stacidomo oni donis trinkakvojn kaj manĝaĵojn al la kaptitoj, sed pli frue jam mortis pli ol 100 pro manko de trinkakvo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Samava estas grava komerca urbo, kiu situas en la okcidenta bordo. La industrio konsistas el produkto de cementoj. Menciindas la agrikulturo kaj manlaboraĵoj pri tapiŝoj, krome oni minadas salon en la proksima (25 km) sala lago. En 2005 malgranda naftorafinejo ekfunkciis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Samava estas ligita voje kaj trajne al Bagdado kaj Basra. Ŝajnas, la urbego havas ankaŭ riveran havenon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • apud Samava estas ruinoj de la praa sumera urbo Uruk fondita en 4000 antaŭ Kristo
  • kovrita bazaro el la otomana erao

Fontoj[redakti | redakti fonton]