Gubernio Saladino
gubernio Saladino محافظة صلاح الدين
| |
---|---|
gubernio de Irako | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Tikrit |
Areo | 24 751 km² |
Loĝantaro | 1 146 500 (stato: jaro 2003) |
ISO-kodo | IQ-SD |
La gubernio Saladino aŭ pli laŭ la nuna araba prononco gubernio Salah ad Din (arabe محافظة صلاح الدين, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Ṣalāḥ ad-Dīn) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2003 ĝi havis proksimume 1 146 500 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Tikrit, kvankam la laŭ la nombro de loĝantoj plej granda urbo de la gubernio estas Samaro. La teritorio kovras areon de 24 751 kvadrataj kilometroj. Ĝi situas en la centra nordo de la ŝtato, komence nomiĝis laŭ la urbo Samaro, sed pli poste ricevis propran nomon laŭ la mezepoka reganto Saladino.
Distriktoj
La gubernio konsistas el la sekvaj 8 distriktoj:
- Daur respektive ad-Daur
- Faris respektive al-Faris
- Ŝirkat respektive aŝ-Ŝirkat
- Baiĝi
- Balad
- Samaro
- Tikrit
- Tuz Ĥurmatu
Anbar | Arbil | Babil | Bagdado | Basra | Dahuk | Dhi Kar | Dijala | Kadisija | Karbala | Kirkuk | Majsan | Muthana | Naĝaf | Ninivo | Saladino | Sulajmanija | Ŭasit