Guidó Schenzl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guidó Schenzl
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1823 (1823-09-28)
en Haus
Morto 23-an de novembro 1890 (1890-11-23) (67-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Guidó Schenzl
Okupo
Okupo meteologo • ordenpastro
vdr

Guidó Schenzl [ŝencl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schenzl Guidó estis aŭstra-hungara pastro, instruisto, meteologo, geofizikisto, membro (korespondanta en 1867, ordinara en 1876) de Hungara Scienca Akademio.

Memortabulo

Guidó Schenzl [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1823 en Habsburga Imperio, en Supra Aŭstrio en Haus. Li mortis la 23-an de novembro 1890 en Graz.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Guidó Schenzl frekventis lernejojn en Judenburg kaj Graz, fine li iĝis benediktana monaĥo en 1845. Li plulernis en universitato de Graz ricevinta diplomojn. En 1851 li ekinstruis en gimnazio en Buda. Li establis meteologian observatorion en la lernejo, kie ekde 1867 oni ĉiutage signis la tagmezan precizan horon per pafo. Li faris geomagnetajn mezuradojn en tuta Hungarlando. En 1870 li fondis la unuan hungaran meteologian instituton. En 1886 li translokiĝis al Admont, kie post 4 jaroj li estis nomita abato. Li ricevis premiojn en 1876 kaj 1886.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio "Schenzl Guidó"

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az akadémiai földdelejességi észlelde leírása (1865)
  • Magnetikai helymeghatározások Magyarországban (1872)
  • A magyar korona országainak csapadékviszonyai (1885)

Fontoj[redakti | redakti fonton]