Guillaume Briçonnet (1445-1514)
Guillaume Briçonnet (kardinalo) (1445–1514) estis ŝtatestro, ekleziulo, episkopo de Narbono (15-an de julio 1507), Reims (24-an de aŭgusto 1497), Frascati (22-an septembro 1508), Albano (17-an septembro 1507), Palestrina (3-an de junio 1509-24-an oktobro 1511), kardinalo de Saint-Malo (16-an de aŭgusto 1514 - 14-an de Decembro 1514) kaj Nîmes (26-an de oktobro 1496).[1]
Naskita ĉe Tours, Guillaume Briçonnet estis plej juna filo de Jean Briçonnet (1420-1493), Sinjoro de Varennes, en Touraine, Sekretario de la reĝo kaj ĝenerala kolektanto de la Dogano. Nomumita Inspektoro pri Financoj por la Provinco de Langvedoko sub la regado de Ludoviko la 11-a, Guillaume Briçonnet plenumis la devojn de sia oficejo kun tia integreco kaj efikeco, kaj montris sin tiel sindona al la interesoj de Ludoviko ke tiu monarko rekomendis lin al sia posteulo.
Karlo la 8-a igis lin Sekretario de la Fisko, levis lin al la unua loko en la Ŝtata konsilio, kaj, laŭ la historiisto Francesco Guicciardini, la reĝo entreprenus nenion en la registaro de lia regno sen la konsilo de Briçonnet.
Ludovico Sforza, nomita la maŭro, dezirante senposedigi sian nevon el la Duklando de Milano, kaj trovante sin kontraŭbatalita fare de Ferdinando la 1-a de Napolo, sendis ambasadon sub gvidado de Carlo Barbiano di Belgioioso (1459-1514) al Karlo por persvadi la reĝon de Francio konfirmi liajn postulojn en la Regno de Napolo kiel heredonto de la domo de Anĵuo.
Sforza promesis meti ĉiujn siajn soldatojn je la servo de la reĝo. Briçonnet, havante iom antaŭe perdita sian edzinon, Raoulette de Beaune (1416-1490), el kiu li havis tri infanojn, eniris la eklezian ŝtaton kaj estis nomita Episkopo de St.-Malo. Por flati lian ambicion la milanaj ambasadoroj certigis al li ke la influo sur la reĝo levus lin al la kardinalato.
Briçonnet, tiel venkita de la Sforza intereso, lerte instigis la militemajn emojn de sia suvereno, triumfis super la opozicio de la reĝa konsilio, de Petro la 2-a, Duko de Burbono (1438-1503), kaj de Anne de Francio (1461-1522), la edzino de la duko, influis Karlo-n por subskribi sekretan traktato kun Sforza, kaj certigis la reĝon pri lia kapablo levi la financojn necesajn por daŭrigi la militon kaj surtere kaj surmare.
La paop Aleksandro la 6-a, maltrankviligita ĉe la ŝajna danĝero minacanta Italion, promesis la ĉapelon de la kardinalo al Briçonnet se li povus venki sur Karlo por prirezigni sian entreprenon; sed Briçonnet, ekkomprenante, ke li ne povas regi sen flatado de la konkerpasio de la reĝo, instigis lin daŭrigi, kaj, malgraŭ la kaduka stato de la trezorejo, sukcesis kontentigi la elspezojn de la milito.
Akompanante Karlon en sia ekspedicio, li provokis ribelon en la franca armeo, per sia perfido foroferinte la Pizanojn, aliancanojn de Francio, al iliaj malamikoj, la Florentinoj, kaj se li ne kaŝus sin el la furiozo de la soldatoj, ili estus preninta lian vivon. En ĉi tiu okazo, kiel ĉe aliaj, la ambicio de Briçonnet kondukis lin en konduton malkongruan kun lia devizo: Ditat konservis fidon ("Fido konservata enriĉigas").
Karlo estis enirinta Romon kiel venkinto, tre agacita kun Aleksandro la 6-a pro tio, ke la papo vekis opozicion al li; sed la lerta Briçonnet repacigis sian reĝan majstron kun la papo, kaj kiel rekompenco Briçonnet ricevis la ĉapelon de la kardinalo. Tiu honoro estis transigita en speciala konsistorio okazigita en la ĉeesto de la reĝo, 16-an de januaro 1495, la nova kardinalo prenanta la titolon de Kardinalo de St.-Malo, el sia episkopa seĝo.
Briçonnet baldaŭ havis kialon por penti la konsilon kiun li donis por invadi Italion. Eksterordinara ligo estis formita por malpermesi la francan retiriĝon, kaj nek la diplomatio nek la petegoj de la franca kardinalo havis ajnan efikon sur la malamikaj generaloj. La lerteco de Karlo kaj la braveco de liaj soldatoj sole savis la francojn de malvenko. Kun 8 mil viroj la reĝo venkis, ĉe Fornovo, armeon de 40 mil viroj, kaj malfermis vojon al Francio.
Baldaŭ post Briçonnet, induktita per tenta promeso de prefero por unu el liaj filoj, provis persvadi Karlo-n por derompi la pacnegocadojn kaj subteni per armeo la repostulojn de la Duko de Orleano je la Duklando de Milano. Karlo, aliflanke, preferis la konsilojn de Philippe de Comines (1447-1511) kaj foroferis la interesojn de la duko, kaj la trofrua morto de la reĝo metis finon al la influo de Briçonnet, Ludoviko la 12-a transiante sian fidon al la kardinalo Georges d'Amboise (1460-1510).
Servante sian reĝon kaj la Ŝtaton, la Kardinalo de Sankta Malo ne preteratentis siajn proprajn interesojn; li akiris de Aleksandro la 6-a la Episkopejon de Nîmes. Lia titolo estanta kontestita fare de la kandidato al la kanonikejo, tie ekestis proceso kiu daŭris ĝis la jaro 1507, kiam al Briçonnet ricevis la titolon.
En 1497 li ricevis "en commendam" ("sub rekomendo") la Episkopejon de Toulon, kaj en la sama jaro sukcedis sian fraton Robert Briçonnet (1450-1493) en la ĉefepiskopa Sidejo de Reims. La 27-an de majo 1498, li kronis Ludovikon la 12-an en sia katedralo kaj sekvis la reĝon ĝis Parizo. Kiel paro de Francio, li ĉeestis la sesion de la Ŝtata konsilio ĉe kiu la geedziĝo de Ludoviko kun Jeanne, la filino de Ludoviko la 11-a, estis nuligita.
Kiam li ĉesis esti ministro de ŝtato, Briçonnet retiriĝis al Romo dum du jaroj. Ludoviko tiam uzis sian talenton por kontroli kion li nomis la aroganteco de la militisto-papo, Julio la 2-a. Per la gvidado de sia reĝo Briçonnet prenis ŝtupojn por faris rimedojn en Pizo por munti teamon de kardinaloj malfavoraj al la politiko de Julio la 2-a, kaj fleksita sur la reformado de la ĉefo kaj hierarkio de la eklezio.
Li forlasis Romon subite kaj sekrete kun grupo de kardinaloj, kiujn li venkis, kaj malfermis sian konsilion en Pizo, sed baldaŭ translokigis ĝin al Milano, kaj el tie al Liono. Li estis tamen alvokita por prezentiĝi antaŭ la papo, estis senigita de la romia purpuro kaj ekskomunikita. Ludoviko, sur sia flanko, donacis al li sub rekomendo la riĉan Abatejon de St.-Germain-des-Prés kaj la registaron de Langvedoko.
Ĉe la morto de Julio la 2-a, Briçonnet estis absolvita de ĉiuj cenzuroj kaj anatemo en 1513, kaj restaŭrigita fare de Leono la 10-a al la Sankta Kolegio. Li tiam retiriĝis por fini siajn tagojn ĉe Narbonne, kies sidejo li interŝanĝis je Reims. Li estis entombigita en belega maŭzoleo kiun li konstruis por si en la preĝejo de Nia Sinjorino.
Dum en povo, Briçonnet montris sin kiel patrono de viroj de beletroj; ili dediĉis siajn verkojn al li kaj fariĝis liaj panegiristoj. Li estis nomita "oraculum regis" kaj "regni columna"[2]. Lia vivo estis fakte svingita de ambicio kaj okupita de intrigoj. Li verkis manlibron de latinaj preĝoj, dediĉitan al Karlo la 8-a. Ĉe Saint-Malo li eldonis plurajn sinodajn instrukciojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Catholic Hierarchy
- ↑ Orakolo de la reĝo kaj kolono de la regno.