Guillaume Farel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Guillaume Farel
Guillaume
Guillaume Farel
Persona informo
Nomo Guillaume Farel
Dato de naskiĝo 1489
Loko de naskiĝo GapDaŭfenio
Dato de morto 13-a de septembro 1565
Loko de morto Neŭŝatelo
Okupoj teologo kaj pastoro
Aĝo je morto 76
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Guillaume Farel (naskiĝis en 1489, en GapDaŭfenio, mortis la 13-an de septembro 1565, en Neŭŝatelo) estis franca teologo kaj pastoro

Guillaume FAREL, denaske Gillaume FAREL, estis franca evangeliisto kaj fondinto de la Reformita Eklezio en la kantonoj de Neŭŝatelo, Berno, Ĝenevo kaj Vaud en Svislando. Li plej famiĝis kiel la homo, kiu en 1536 konvinkis Jean Calvin resti en Ĝenevo kaj reveni tien en 1541, post lia forpelo en 1538.

Farel kaj Calvin kune influis la ĝenevan registaron tiel multe, ke ĝi fariĝis teokratia reĝimo, kien rifuĝis protestantoj. Kune kun Calvin, Farel klopodis trejni predikistojn, kiuj disvolvis la novan protestantan kredon al aliaj landoj, precipe al Francio.