Guillot Pelletier
Aspekto
Guillot Pelletier | ||
---|---|---|
organizaĵo vd | ||
Dum | 1838 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | société par actions simplifiée | |
Sidejo | Saint-Jean-de-la-Ruelle | |
Lando | Francio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Guillot Pelletier estas franca fandista firmao kaj fabrikanto de variaj elementoj el forĝita fero aŭ gisfero. La kompanio estis fondita en 1838 kaj daŭre havas sidejon en Orleano.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]La firmao fakiĝis pri la konstruado de forcejoj, kiuj estis nova invento tiutempe.
Ĝi cetere fabrikis kaj daŭre vendas portalojn, markezojn kaj kioskojn.
Inter la plej notindaj verkoj de Guillot Pelletier estas :
- la forcejoj de la Ĝardeno de la plantoj de Nanto, konstruitaj post studo de 1896
- La forcejo de la kastelo Taillis en Duclair
- La kiosko de la parko Hotoie en Amiens (1893)
- La kiosko de Saint-Junien (1894)
- La kiosko de Baugé (1898)
- La kiosko de Périgueux (1900)
- La kiosko de Sées (1906)
- La kioskoj de Bastia kaj Châteaubriant (1908)
- La kiosko de Saint-Flour (1909)
- La kiosko de Loches (1910)
- La kiosko de Dijon (1912)
- La forcejo de la kastelo Bouthonvilliers en Dangeau