Kiosko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kiosko
Kiosko en Patmos Grekio

Kiosko estas nefermita paviloneto en ĝardeno, laŭ la turka aŭ persa maniero. Ĝi estas islamdevena konstruaĵo, kun kolonetoj, ronda formo. Kiosko estas ankaŭ la urba, ordinare ronda budeto por vendo de gazetoj, floroj ktp.

Laŭ Francisko Azorín kiosko estas Paviloneto en placo, publika ĝardeno, bulvardo, k.c., por vendi publikigaĵojn, k.c., aŭ por aliaj diversaj celoj.[1] Li indikas etimologion el la araba kusk (paviloneto).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]