Gujanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la centra Gujano, inter la aliaj du

Gujanoj estas la regiono kiu situas inter orienta Venezuelo kaj nordokcidenta Brazilo kun marbordo al la Atlantiko. Ekde kolonia epoko tiu teritorio subdividiĝis inter tri koloniaj imperioj, nome Britio, Francio kaj Nederlando. Nuntempe la plej okcidenta el la tri Gujanoj, eksa britia teritorio, estas sendependa ŝtato, nome Gujano; la centra parto, eksa nederlanda teritorio, estas sendependa ŝtato, nome Surinamo; kaj la orienta parto, estas ankoraŭ franca teritorio, nome Franca Gviano. Ĉar du el la tri teritorioj estas jam sendependaj, la nomo de Gujanoj por aludi la tri partojn estas nun eksmoda; krome unu el ili jam uzas la nomon de Gujano.

Temas pri ĝangala kaj montara mondoregiono, nordoriente de Sudameriko.

Krome oni povas inkluzivi en tiu nomo najbarajn regionojn de la najbaraj landoj, nome Brazilo kaj Venezuelo, tio estas respektive la Venezuela Gujano kaj la Brazila Gujano. Restas ankoraŭ prilimaj konfliktoj inter kelkaj landoj, precipe en senhomaj aŭ malfacile atingeblaj regionoj.