Uzanto-Diskuto:Surfo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Surfo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Yekrats 15:39, 3. Jun 2006 (UTC)

muista /tp --Surfo (diskuto) 06:35, 4 Apr. 2012 (UTC)

-

Arkivigo[redakti fonton]

Ĉi tie iam estis longaj diskutoj, kiujn mi transmetis en la arkivon.

Parto de la malnovaj diskutoj ŝajnas jam tute ne kompreneblaj, ĉar iam estis kutime, eĉ rekomendite, skribi respondon sur la diskutpaĝo de la demandinto, ne ĉi tie. Mi iam observis tion, sed ne plu faras tiel. Se iu volas diskuti ĉi tie, ankaŭ la respondo estos samloke. --Surfo 19:26, 8 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mia unua frazo estas akceptebla, neniu diris, kial tio estas malbona. Krei tute novan frazon estas superflua. Eĉ frazo de Narv. estis erara (urbo-vilaĝo). Tio estas tre malnova historio, mi okupiĝas pri novaj artikoloj kaj ne pri historiaj aferoj.--Crosstor (diskuto) 03:53, 9 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Bedaŭrinde mi tute ne scias (eble ne memoras), pri kio temas via komento.--Surfo 08:07, 9 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Pri tio aperis demando matene en mia paĝo, mi tre miris, ke vi demandas pri jam forgesita afero. Povas esti komputila eraro de centra Vikipedio. Kelkfoje mi jam spertis, ke aperis malnovaj mesaĝoj ĉe mi, miaj atentigoj kaj sciigoj montris ilin. --Crosstor (diskuto) 08:28, 9 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi supozas do, ke ni povas forgesi la aferon. Nun mi iom fosis en la arkivo de mia diskutpaĝo kaj trovis, ke estis io pri Eperjes antaŭ sep jaroj. --Surfo 08:54, 9 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Telomerys[redakti fonton]

Tio estas mi kiu scribis la artikolon "Telomerys" ĉar mi volis ke estus serioza teksto pri ĝi (la alioj estas komercaj). Kaj mi esperis ke iam, estos iu kiu metus pruvon aŭ ke Telomerys estus efektiva, aŭ ke Telomerys estus malefektiva.2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC (eks'2A01:CB0C:38C:9F00:ED3A:942E:A3CF:38DE) 22:00, 31 okt. 2019 (UTC) Se vi povus ne forigi la artikolon, bonvolu 81.254.9.180 23:18, 31 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Neintenca forigo?[redakti fonton]

Estimata Surfo! En redakto [1] vi forigis komentojn de du aliaj vikipedianoj. Mi supozas ke tio ne estis via intenco. Io tia facile okazas kiam oni hazarde ekredaktas ne-plej-novan version de iu artikolo. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:31, 7 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Koran dankon por la atentigo, Moldur. Mi korektis kaj esperas, ke la modifo nun okazis ĝuste. --Surfo 20:55, 7 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio[redakti fonton]

Saluton!

Klaku al Bálint Balassi, kiu estis hungara poeto, poste sekvu Kategorio:Naskiĝintoj en Zvolen (mi ne metas alireblon, ĉar tiu ĉi artikolo ricveus ĝin); poste klaku Kat:Naskiĝintoj en Slovakio laŭ urboj pli poste klaku Kat:Naskiĝintoj en Slovakio fine klaku Kat:Slovakoj. Se vi sekvas la serion, vi vidos, ke li estas slovako, sed tio ne veras, ĉar li estis hungaro kaj naskiĝis en Hungara reĝlando. Mi ne baras kategoriojn pri slovakoj, eĉ mi kreis modelan kategorion (pli supre estas legebla), sed mi protestas kontraŭ slovakigo de hungaroj, kiel faras la kategorio. Tial mi petas la tralaboron!--Crosstor (diskuto) 13:26, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Via forigo de uzo de la termino papilioj pri Heterocera[redakti fonton]

Kara Surfo, kial forstrekis vi mian aldonon, pri kiu la termino Papilioj estas uzata ne nur pri Lepidoptera sed ankaŭ pri Heterocera? Ĉu oni diras kaj eĉ verkas en la sama artikolo la esprimojn: tagaj papilioj kaj noktaj papilioj? Sekvas ke se taga papilio estas papilio, nokta papilio estas do papilio--DidCORN (diskuto) 17:24, 19 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

DidCORN La kialo estis dirita en la redaktoresumo de mia ŝanĝo:
"ĉiuj Heterocera apartenas al Lepidoptera = papilioj; cetere, la nomo 'Heterocera' ne plu apartenas al moderna klasifiko de Lepidoptera"
Via aldono do havis nenian signifon, ĝi aldonis nenian informon, nur la ekstersisteman sciencan nomon "Heterocera", kiu estas nur parto de Lepidoptera. Same bone vi estus povinta aldoni, ekzemple, "foje uzata ankaŭ pri flavaj papilioj". Nia vorto "papilioj" idente egalas al (la nenecesa vorto) lepidopteroj (Lepidoptera). Eĉ PIV samopinias pri tio, ke "lepidopteroj" estas sinonimo de "papilioj". "Heterocera" ne apartenas al la nuna nomenklatura sistemo, sed ĝi estis (ne plu scienca) nomo por unu neklare difinita grupo de papilioj, do subgrupo de Lepidoptera.
Eble vin konfuzas la Angla lingvo, en kiu "Lepidoptera" signifas "butterflies and moths" (=papilioj), dum ekzemple en la Germana "Lepidoptera" = "Schmetterlinge" (=papilioj). Estas ĝuste la grupo "moths", kiu ne havas bonan sciencan difinon, sed estas foje nomata "Heterocera".
Se vi volas prilabori la artikolon, plej bone estus kunigi la artikolojn Lepidoptera kaj Papilioj kaj meti ĉion sub la titolon "Papilioj". --Surfo 10:34, 20 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

We sent you an e-mail[redakti fonton]

Hello Surfo,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Surfo! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:35, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun![redakti fonton]

Kara Surfo, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:19, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Traduko de laine[redakti fonton]

Laine signifas en finna malgrandan ondon. Do via redakto en familinoma paĝo ne estis bona. Nenoniel (diskuto) 14:04, 26 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Nenoniel: Vi parolas pri ebla signifodiferenco de la du vortoj aalto kaj laine, ĉu ne? La vortoj, kiel ĉiaj sinonimoj, estas uzataj iom malsimile, sed ili daŭre havas la bazan signifon ’ondo’. Ekzemple, en fizika kunteksto nur aalto estas uzata, kaj en figuraj, abstraktaj, metaforaj esprimoj pli oftas laine. Malgrandan ondon oni pli ofte nomas laine ol aalto, sed tio neniel estas difina diferenco inter la vortoj. Vi povas mem konstati, en tute modernaj tekstoj, ke eblas diri laineet vyöryivät rantaanlaineet löivät korkealle, por ne paroli pri tia metafora uzo kiel Venjän vallankumouksen laineet ulottuivat Suomeen asti. Por tia uzo la Esperanta vorto ondeto estus okulfrape maltaŭga. Ondetoj estas pli proksima al väreetliplatus aŭ io simila. Estas plene ĝuste traduki la vorton simple ’ondo’.--Surfo 08:55, 27 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Ekstera ligilo en Landnomoj en Esperanto[redakti fonton]

Kial vi malfaris la aldonitan ligilon tie?--Alifono (diskuto) 21:33, 13 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi parolas pri tio, ke mi forigis ĉi tiun vian aldonon: "Sergio Pokrovski, En Rusio loĝas rusianoj, nuancita analizo de landnomoj en Esperanto"? Mi forigis ĝin pro tio, ke la sama ligilo jam troviĝis en la artikolo sub la titolo "Eksteraj ligiloj", kaj kopio ne estis bezonata. Krome, "Eksteraj ligiloj" estas la ĝusta loko por ĝi – sub "Vidu ankaŭ" estu nur ligiloj al aliaj artikoloj en Vikipedio. Surfo 09:02, 14 feb. 2022 (UTC)[Respondi]