Gumiel de Izán
Gumiel de Izán estas vilaĝo kaj municipo, kodo-151, en la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Geografio
Ĝi havas areon de 75.54 km2 kun 633 enloĝantoj. Je 12 km de Aranda de Duero kaj 68 de Burgoso ĉefurbo.
Geografia situo
Norda Aŭtoŝoseo de Madrido al Iruno.
Ekonomio
Vilaĝo plene dediĉata al la agrikulturo, ĝi ankaŭ havas malgrandan disvolviĝantan industrion kaj vinkelojn.
Vidindaĵoj
- La paroĥejo:
La plej grava monumento estas la paroĥejo dediĉata al la Supreniro de laVirgulino Maria, ĝi estas en la norda flanko de la plejgranda placo.
La vilaĝo
La municipo havas riĉan historion, granda parto estas dokumentita ĉe la Municipa Historia Arkivo kun pli ol 1000 dokumentoj inter la plej konata «Libro Becerro», kompilaĵo de la plej gravaj dokumentoj, de la ĝenerala historio de la vilaĝo; en la arkivo ankaŭ troviĝas interesaj pergamenoj, la plej antikva venas de la jaro 1184.
Gumiel de Izán havas municipan bibliotekon, municipan muziklernejon, ekspoziciejon, kulturcentron kaj sportejon.
La Urbodomo de Gumiel de Izán eldonas dumonatan revuon Nos Interesa per 550 ekzempleroj kaj estas disdonata al la vilaĝanoj kiu funkcias kiel unuigilo en la regiono.
Historio
Gumiel de Izán venas de la romia epoko. Pri la origino de ĝia nomo estis tre esplorata sensukcese ĉar ĝis nun ne estis precizigata ĉu la nomo estas romia, gota, araba aŭ eĉ eŭska.
La unua historia dokumento kie estas menciita Gumiel de Izán datumas de la jaro 1042. La araba influo en la tuta regiono kaj en Gumiel de Izán estis tre ravaj ĝis la mezo de la 15a jc. De tiu ĉi epokoankoraŭ restas kelkaj topografiaj atestoj, internoj de la Kastelo, vinkeloj kaj galerioj, kaj super ĉio la toponimio de multnombraj lokoj. Eble Izán venas de la nomo de la unua feŭdulo de la vilaĝo ĉ. 1066.