Gustaf Unonius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gustaf Elias Unonius)
Gustaf Unonius
Persona informo
Naskiĝo 25-a de aŭgusto 1810
en Helsinko, Finnlando
Morto 14-a de oktobro 1902
en Svedio
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo • Nashotah House
Okupo
Okupo pastro • anglikana sacerdoto
vdr

Gustaf Elias UNONIUS (n. la 25-an de aŭgusto 1810 - m. la 14-an de oktobro 1902) estis la fondinto de frua sveda kolonio en Nord-Ameriko, konita kiel Nova Upsalo, proksime al la urbo Merton en la kantono Waukesha. Tiu kolonio rapide fariĝis modelo por la posta, amasa skandinava elmigrado al Usono.

Gustaf naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1810 en Helsinko, en la grandprinclando Finnlando, kiu tiam apartenis al Rusio. Lia familio transloĝiĝis al Svedio, kiam li estis ankoraŭ knabo. Li sekve vojaĝis al Usono, kaj aventureme esploris la okcidentan amerikan limon. Sian vivon li poste raportis en siaj duvolumaj memuaroj, titolitaj Pioniro en Nordokcidenta Ameriko 1841-1858 (angle Pioneer in Northwest America 1841-1858). Unonius cetere skribis leterojn al svedaj, danaj kaj finaj gazetoj pri pionira vivo en Ameriko : tio kaŭzis amasan skandinavan elmigradon al Usona Mez-Okcidento.

Unonius studadis en Nashotah, Viskonsino, kie li obtenis diplomon. Li poste fariĝis episkopala pastoro, revenis al Svedio en 1858 kaj mortis tie la 14-an de oktobro 1902.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]