Gustav Kühlmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gustav KÜHLMANN)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gustav Kühlmann
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1912 (1912-08-08)
Morto 28-an de januaro 1999 (1999-01-28) (86-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Bodil Kühlmann
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Gustav KÜHLMANN (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1912, mortis en Kopenhago la 28-an de januaro 1999) estis dana esperantisto, lignaĵisto kaj laboristo. Li estis honora Membro de UEA ekde 1988.

Kühlmann ekstudis Esperanton meze de la 1930-aj jaroj, kaj en 1944 fariĝis prezidanto de Konversacia Esperantista Klubo Kopenhago - posteno, kiun li okupis plurfoje, dum jardekoj. Lian organizan talenton laŭdas i.a. la postkongreso de la Universala Kongreso (UK) en Malmö (1948) kaj du UK-oj en Kopenhago (1956,1975), kies LKK-estro li estis. Kiam en la ŝisma kongreso de Hamburgo en 1974 al UEA mankis kongresurbo por la sekva jaro, li elpaŝis en la fermo de la Hamburga UK per pretec-deklaro de Kopenhago. Ekde 1979 li estris la asocion Internacia Aŭtomobilista Esperanto-Klubo.

Membro de UEA ekde 1945, dum multaj jardekoj li servis kiel komitatano (1951-1983). Kiel loka delegito, ĉiam en la sama urbo, li eble atingis mondrekordon: de 1946 li plenumis vicdelegitan, ekde 1950 delegitan funkcion en Kopenhago.

Kühlmann ankaŭ estis fervora kolektanto de Esperanto-libroj kaj -gazetoj kaj posedis imponan bibliotekon kun multaj raraĵoj. Liajn librojn li transdonis al la Reĝa Biblioteko (Nacia Biblioteko) en Kopenhago. Li (kun-)aŭtoris du verkojn pri la historio de la Konversacia Esperantista Klubo kaj tradukis el la dana.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]