Gustav Knoblauch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La porinstruista seminario en Wunstorf, hodiaŭ la Hölty-gimnazio: ekzemplo el la verkaro de Knoblauch

Gustav KNOBLAUCH (* 25-a de oktobro 1833 en Berlino; † 26-a de februaro 1916 samloke) estis germana arkitekto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gustav Knoblauch, filo de la berlina arkitekto Eduard Knoblauch (1801–1865) malkovris siajn interesojn per la agadoj de la patro. Post trejnado de masonisto en Halberstadt li studis ĉe la Berlina Konstruakademio kaj fariĝis ekzamenita privata arkitekto. En la jaro 1862-a li transprenis la atelieron patran.

En 1865 Knoblauch ekkunlaboris kun la longjara amiko Friedrich Hollin. En 1866 li trapasis alian ekzamenon ĉe la Konstruakademio. Post la morto de Hollin li kunlaboris de 1873-88 kun la arkitekto Eduard Wex. En 1879 Knoblich estis unu el la fondintoj de la Asocio de berlinaj arkitektoj.

Paralele Knoblauch engaĝiĝis honorofice por la Urbo Berlino. Tie li agis kiel civitana deputito por la pluklerigejoj por metiistoj kaj teknikistoj.

Li krome estis direktoro de la konstrusocieto Belle Alliance kun sidejo en Berlino kaj kontrolkonsiliestro de la uzinoj Greppin. Ili fabrikis duran flavan bakitan klinkeron, kiu estis tiutempe tre ŝatata materialo por fasadoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1859–1866 Nova Sinagogo, Oranienburger Straße 28-30, Berlin-Mitte (kun la patro Eduard Knoblauch)
  • 1862–1864 Kastelo Wödtke por Karl Louis von Wödtke, en Wödtke/Otok, Pollando
  • 1866 Tombokapelo por la familio Elbe-Carnitz, Karnitz/Karnice, Pollando
  • 1866–1867 Urba kliniko por Berlin-Charlottenburg, Gierkezeile 5-7, Berlin-Charlottenburg, monumento nr. 09040491
  • 1866–1868 Villa Franz, Plauesche Straße 4, Arnstadt
  • 1871 Porinstruista seminario Kyritz, Perleberger Straße 6, Kyritz
  • 1874–1876 Porinstruista seminario Wunstorf, Hindenburgstraße 25, Wunstorf
  • 1876 Tombo de Georg Heinrich Pertz sur la Tombejo Triunuo II, Berlin-Kreuzberg
  • 1878 Bienodomo de Günther von Zitzewitz, Krien/Krzynia, Pollando
  • 1878–1880 Paedagogium Züllichau/Sulechów Pollando
  • 1879 Kastelo Hebrondamnitz/Damnica, Pollando
  • 1880–1881 Palais Eger, Tempelhofer Ufer 11, Berlin-Kreuzberg, monumento nr. 09030690
  • 1886–1887 Tombeja kapelo de komunumoj Sanktaj Marko kaj Andreo, Konrad-Wolf-Straße 33–36, Berlin-Hohenschönhausen
  • 1891–1893 Basler Feuer- und Lebensversicherung, Friedrichstraße 31, Berlin-Kreuzberg, monumento nr. 09031143
  • 1892 Tombo de Eduard Wiebe ĉe la Malnova tombejo Dudek Apostoloj, Berlin-Schöneberg
  • 1894 Biendomo por Albrecht von Zitzewitz, Rummelsburg-Turzig/Tursko, Pollando
  • 1897 Mietshaus mit Werkstatt, Planufer 92B, Berlin-Kreuzberg, monumento nr. 09030936
  • 1898–1899 Bankejo Luisenstädtische Bank, Köpenicker Straße 95, Berlin-Mitte, monumento nr. 09035380
  • 1902 Tombo por Rudolf Virchow sur la Malnova Mateo-tombejo, Berlin-Schöneberg

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Annette Bossmann, Andreas Teltow: Drei Architekten in Berlin: Eduard Knoblauch 1801–1865, Gustav Knoblauch 1833–1916, Arnold Knoblauch 1879–1963. Katalog zur Sonderausstellung vom 9. September 1993 bis 2. Januar 1994 im Museum Knoblauchhaus. Märkisches Museum, Berlin 1993. ISBN 3-910029-05-1
  • Azra Charbonnier: Carl Heinrich Eduard Knoblauch (1801–1865). Architekt des Bürgertums. Deutscher Kunstverlag Berlin 2007. ISBN 978-3-422-06738-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]