Gustav Wyneken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gustav Wyneken
Gustav Wyneken.png
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1875 (1875-03-19)
en Stade
Morto 8-an de decembro 1964 (1964-12-08) (89-jara)
en Göttingen
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Karl Wyneken
Okupo
Okupo instruisto • teologo
Information icon.svg
vdr

Gustav Adolf WYNEKEN (*naskiĝinta la 19-an de marto 1875 en Stade, mortinta la 8-an de decembro 1964 en Göttingen) estis germana pedagogo kaj verkisto.

Agadoj porjunulaj[redakti | redakti fonton]

Wickersdorf-anoj kun Wyneken/maldekstre kaj la lernejstro Martin Luserke sur Hoher-Meißner-altebenaĵo okaze de la Libergermana junulartago, 1913

En la senco de progresema edukado Wyneken fondis en 1906 FSG Wickersdorf apud Saalfeld. Gravan rolon gvidan li plenumis intertempe ene de la Junulara movado, ĉefe okaze de la Unua libergermania junulartago festita en 1913 sur Hoher Meißner apud Hessisch Lichtenau.

Post la Novembra Revolucio en 1918 li eĉ mallongan tempon politikistis edukadrilate. Baldaŭ post li revenis al Wickersdorf kaj - enkarcerigitis pro seksa misuzo de infanoj. Liaj postprizonaj klopodoj reinfluadi pedagogike fiaskis. Ankaŭ kiel verkisto kja oratoro li ne plu sukcesis revivigi siajn reformpedagogiajn ideojn.

Skribitaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Schule und Jugendkultur. Jena 1913. Dua eldono Jena 1914.
  • Die neue Jugend. Ihr Kampf um Freiheit und Wahrheit in Schule und Elternhaus, in Religion und Erotik. München 1914.
  • Der Kampf für die Jugend. Gesammelte Aufsätze. Jena 1920.
  • Der europäische Geist. Gesammelte Aufsätze über Religion und Kunst. 1921
  • Eros. Lauenburg 1921.
  • Wickersdorf. Lauenburg (Elbe) 1922.
  • (eldniste) Des Laotse Tao Te King. Deutsch von F. Fiedler. Hannover 1922.
  • Weltanschauung. 2. Auflage. München 1947.
  • Musikalische Weltanschauung. München 1948.
  • Abschied vom Christentum – Religion, Christentum, Bibel, Anfänge und anderes. München 1963.
  • Freie Schulgemeinde Wickersdorf. Kleine Schriften (= Pädagogische Reform in Quellen, vol. 4). Eldonis Ulrich Herrmann. Jena 2006, ISBN 3-938203-41-2.
  • Gustav Wyneken. Chronik einer großen Freundschaft. Erich Ebermayer, Quellen und Beiträge zur Geschichte der Jugendbewegung. Verlag Dipa, 1969.
  • Kritik der Kindheit. Eine Apologie des „pädagogischen Eros“ (Quellen und Dokumente zur Geschichte der Erziehung). Bad Heilbrunn 2015, ISBN 978-3-7815-2037-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]