Gusztáv Pártos
Gusztáv Pártos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pfitzner Gusztáv Sándor |
Naskiĝo | la 18-an de aŭgusto 1895 en Pusztaszentbenedek (Hungara reĝlando) |
Morto | la 22-an de marto 1951 en Budapeŝto (Hungario) |
Mortokialo | cerba sangado |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gusztáv Pártos [gustAv pArtoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pártos Gusztáv estis hungara aktoro. Lia plena origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Pfitzner Gusztáv Sándor.
Gusztáv Pártos [1], [2] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1895 en Pusztaszentbenedek (jam ne ekzistanta en Békés (historia departemento), li mortis la 22-an de marto 1951 en Budapeŝto (kelkaj fontoj mencias aliajn datenojn).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gusztáv Pártos frekventis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi, poste li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1916. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Gaja Teatro. Inter 1920 kaj 1922 li ludis en kabaredo, poste li revenis al la Gaja teatro, inter 1926-1930 li faris turneon inter hungaroj en 45 urboj de Usono, poste en Holivudo li havis filmajn rolojn sub nomo Gus Partos. Hejmenveninta liaj pli signifaj teatraj stacioj estis:
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1930-1932, 1934, 1939-1950)
- Teatro Belvárosi (1935)
- Teatro Magyar (1937)
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (1950).
Dum la nemenciitaj tempoj li ludis ĉefe en kabaredoj.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- George Bernard Shaw: Brassbound kapitány megtérése - Redbrook
- Szabolcs Fényes: A királynő csókja - Dupont
Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Az anyaszív (1917) fianĉo
- Fekete kapitány (1920) titolrolo
- Az ellopott szerda (1933) - ĉefredaktoro
- Egy bolond százat csinál (1942) - direkto
- Tűz (1948)