Gusztáv Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gusztáv Szabó [gustAv sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Gusztáv estis hungara inĝeniero, profesoro.

Busto pri Gusztáv Szabó
Memortabulo pri Gusztáv Szabó

Gusztáv Szabó [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1879 en Győr. Li mortis la 4-an de julio 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Szabó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste helpe de stipendio de Hungaraj Ŝtatfervojoj li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1900. Post 8 jaroj li doktoriĝis. Inter 1902 kaj 1910 li laboris en la Hungaraj Ŝtatfervojoj, krome depost la diplomo li instruis en la menciita universitato. Post jaroj li havis la instruan rangon publika ordinara profesoro, en la studjaro 1936 li estis rektoro. Dum la 2-a mondmilito li estis ankaŭ parlamenta deputito. En 1951 li establis novan katedron pri maŝinoj fervojaj. Tiutempe li multe okupiĝis ankaŭ pri traktoroj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A vasúti járművek mozgásának elemzése (1908)
  • Mezőgazdasági géptan (1924) - studenta lernolibro
  • Vasúti kocsik, lokomotívok, motorkocsik (1935) - studenta lernolibro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.