Guy Wilthew
Guy Wilthew | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1876 en Kent |
Morto | 1920 en Le Faouët |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Guy Wilthew, realnome Gerard Herbert Guy Smith (naskiĝis la 31-an de januaro 1876 en Shortland Grove, Beckenham, mortis en 1920 en Le Faouët) estis angla pentristo.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Guy Wilthew ekloĝis en Le Faouët, malgranda vilaĝo, kiu allogis al si multajn artistojn. Ĉi tie li edziĝis kun la filino de loka artisto Louis Le Leuxhe. Ŝia nomo estis Marguerite. Ili havis tri infanojn, Guy, Armelle kaj Marguerite kaj poste translokiĝis al Vannes. Wilthew estis la praavo de Louise Bourgoin.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Le bénitier de la chapelle Saint-Fiacre Ĉi tiu studo pri du bretoninoj starantaj ĉe sanktakvujo estis pentrita en 1898. Ĝi estas posedata de la Muzeo de Faouët.[1]
Bildgalerio[redakti | redakti fonton]
-
Guy Wilthew: Le bénitier de la chapelle Saint-Fiacre. Pentrita ĉirkaŭ 1913, la pentraĵo estas en la Muzeo de Faouët
-
Guy Wilthew: Portreto de Victor Robic. Posedata de la Muzeo de Faouët
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Le bénitier de la chapelle Saint-Fiacre. Le Faouët. Arkivita el la originalo je 3 Septembro 2014. Alirita 9 januaro 2016.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Fonto[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guy Wilthew en la angla Vikipedio.