György Grűner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Grűner
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de januaro 1943(nun 1943-01-04)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

György Grűner [djordj grUner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grűner György estas hungara-usona fizikisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1990). Lia familia nomo ofte estas legebla kiel Grüner aŭ Gruner.

György Grűner[1] naskiĝis la 4-an de januaro 1943 en Mosonmagyaróvár (Hungara reĝlando)

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Grűner akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967, poste li eklaboris en la Centra Esplora Fizika Instituto en Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1972 kaj en la sekva jaro li plustudis en Londono. De 1972 ĝis 1980 li direktis esplorgrupon en la instituto. En tiu periodo en 1977 li akiris sciencan gradon Ph.D. En 1981 li estis nomumita profesoro pri fiziko en Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. Li estis ankaŭ direktoro de science centro, eĉ li direktis esplorgrupon ĉe la laboratorio de Los Alamos kaj estis gastopreleganto ĉe pluraj universitatoj kaj akademiaj institucioj tutmonde. Liaj esplorkampoj inkluzivis esplorojn pri elektronaj statoj de la materio, nanoteknologio kaj bioelektroniko. Lia esplora grupo disvolvis kaj uzis spektroskopajn metodojn por esplori elektronajn likvaĵon, kristalon kaj vitron. Li estis aŭtoro de pli ol 400 esploraj artikoloj, li estis unu el la plej alte cititaj sciencistoj en la mondo kun ĉirkaŭ 35,000 da citaĵoj. En la 21-a jarcento li ofte donas konsilojn al hungara kompetenta ministro. Li ricevis premiojn inter 1984-2008.

Elektitaj artikoloj (kunverkinto)[redakti | redakti fonton]

  • “Susceptibility of MnO Measured by the NMR Method" 1967
  • “Single Crystal Conductivity of Bipyridine-TCNQ Salts" 1977
  • “Complex Conductivity Measurements at Several Frequencies in the Millimeter Wave Spectral Range" 1988
  • “Confinement of interchain hopping by umklapp scattering in two coupled chains" 1998
  • “Highly stretchable, conductive, and transparent nanotube thin films” 2009
  • “Charge Transfer Between Polyaniline and Carbon Nanotubes Supercapacitors: Improving Both Energy and Power Densities” 2011

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Density Waves in Solids (1994)
  • Electrodynamics of Solids: Optical Properties of Electrons in Matter (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]