György Kürthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
György Kürthy
György Kürthy
György Kürthy
Persona informo
Naskonomo Kürthy György József Kálmán Attila
Naskiĝo la 24-an de februaro 1882(nun 1882-02-24)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 27-an de decembro 1972
en Hungario Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Emil Kürthy
Edz(in)o Mariska Vízváry
Profesio
Profesio aktoroteatrestro • scenografo • verkisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

György Kürthy [djordj kurti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj kun plena nomo Kürthy György József Kálmán Attila estis hungara aktoro, teatrestro, verkisto, dekoraciisto, altlerneja instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis fajkürthi kaj kolthai, lia avo estis Bertalan Szemere, lia edzino estis Mariska Vízváry.

György Kürthy kaj Mariska Vízváry
György Kürthy (la pli aĝa) en 1919

György Kürthy [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de decembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Kürthy abiturientis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1899, poste li estis ĵurnalisto. Ekde 1903 li studis arkitekton en Munkeno. Post 2 jaroj amatore li komencis sian aktoran karieron en sia naskiĝurbo. Inter 1906 kaj 1935 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), tamen interrompe li apaetenis al Nacia Teatro (Kolozsvár) (reĝisoro, 1908), Nacia Teatro (Pécs) (teatrestro, 1923), Nacia Teatro (Szeged) (teatrestro, 1930). Inter 1916–1923 li instruis en Reĝa Teatra Akademio, inter 1927–1930 li instruis en Industriarta Altlernejo. En 1935 li pensiuliĝis, tamen inter 1953–1955 li havis rolojn en Teatro Kisfaludy, en la teatra jaro 1955 en Teatro József Attila. Libertempe li kontribuis poemojn, romanojn ktp. Li dufoje edziĝis kaj li havis 2 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • A végzetes nyakék (1913)
  • Mesék az írógépről (1916) - ĉefdirektoro
  • Lady Violetta (1922)
  • Printempo de morto (filmo) (1939) - parlamentano
  • Isten rabjai (1942) - Bajcsy
  • Vihar után (1945) - polickaptitano
  • Rákóczi hadnagya (1954) - generalo

Elektitaj dekoraciaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj scenografiaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tamás úrfi kalandjai (1918, ankaŭ reĝisoro)
  • A titokzatos idegen (1936)

Elektitaj aliaj kontribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Flamma vestalis (poemaro, 1908)
  • Komédiások (desegnaĵoj, 1911)
  • Az ős (romano, 1924)
  • Visszhang (dramo, 1925)
  • Mars (sciencfikcio, 1925)
  • Derű a deszkán (kolektitaj anekdotoj, 1969)

Fontoj[redakti | redakti fonton]