György Nagy (aktoro)
György Nagy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 5-an de marto 1905 en Budapeŝto (Hungario) | |
Morto | la 8-an de januaro 1945 en Harka (Hungario) | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ilustristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
György NAGY [djordj nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy György estis hungara aktoro, verkisto, ilustristo.
György Nagy [1] naskiĝis la 5-an de marto 1905 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de januaro 1948 en apudaĵo de Harka (laŭ aliaj informoj en apudaĵo de Hidegség aŭ Kópháza).
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Nagy devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon, poste privatan pentroartan lernejon en sia naskiĝurbo. En 1923 li eklaboris en redaktejo de teatra revuo. Li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1927, poste li aliĝis al trupo de Gaja Teatro. Liaj sekvaj pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Szeged) (1928-1931)
- denove Gaja Teatro (1931)
- Teatro Belvárosi (1932–1939).
En tiuj jaroj li ankaŭ verkadis romanojn kaj faris ilustraĵojn. Ekde 1939 li devis roladi en juda teatro pro la kontraŭjudaj leĝoj. Ekde 1943 li estis trudlaboristo, kie li mortis post 2 jaroj.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Zsolt Harsányi: A zenélő óra - Miska (debuta rolo)
- Sándor Hevesi: Bűvészinas - instruisto
- Shaw: Szent Johanna - pastro
Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Lila akác (1934) – Pali (ĉefrolo)
- Pergőtűzben! (1937) – Bene István (grava rolo)
Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Cserkész vagyok (romano, 1924)
- Apostolok (romano, 1930)
- Az úton végig kell menni (romano, 1942)
- diversaj teatraĵoj