György Páll

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György PÁLl [pa:l] estis rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro. Li naskiĝis en Igal la 11-an de aprilo 1892 kaj mortis en Novjorko la 24-an de novembro 1973.

Kariero[redakti | redakti fonton]

György Páll doktoriĝis pri juro en Universitato de Budapeŝto kaj li enpaŝis la servon de ŝtatpolico. Dum la registaro Károlyi li estis vicĉefkapitano. Post la falo de la konsilantrespubliko de Hungarujo li fariĝis ĵurnalisto en Temeŝvaro, interna kunlaboranto de la ĵurnalo Temesvári Hírlap, redaktoro de gazeto Iparos. Inter 1928-38 li estis ĉefsekretario de filio Temes-Torontál de OrMaP, post la Dua Viena Arbitracio de 1940 li estis oficisto de Erdélyi Párt de Koloĵvaro. Li verkis kune kun Elemér Jakabffy la studaĵon A bánsági magyarság húsz éve Romániában (Bp. 1939). Post 1945 li vivis iom da tempo en Svislando, de 1950 en Usono. Inter 1952-57 li estis interna kunlaboranto de la Radio Libera Eŭropo, inter 1958-70 esploristo de Columbia University (New York). Li estis fondantano prewzidanto de la Amerika Transilvania Ligo (Amerikai Erdélyi Szövetség), de 1959 redaktoro de gazeto Transsylvania.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar néphadsereg szerepe a szabadságharcban 1956 (New York 1957);
  • Hungarian Revolution and the Hungarian People's Army (New York 1957);
  • Indexes of Hungarian Service Sectors and Financial Institutions 1938 and 1947-1965 (New York 1967);
  • Personal Consumption in Hungary 1938 and 1947-1965 (New York 1968).

Fonto[redakti | redakti fonton]