György Ugray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

UGRAY György (ugrai) estas hungara skulptisto. Li naskiĝis ĉe Dicsőszentmárton la 16-an de februaro 1908 kaj mortis ĉe Budapeŝto la 11-an de novembro 1971.

Medalo pri György Ugray

Biografio[redakti | redakti fonton]

Inter 1930-35 li finis en Budapeŝto la fakon de dekoraciskulptado en Industriarta Lernejo ĉe majstroj: Lajos Mátrai, Imre Simay, József Reményi. Inter 1935-40 li studis en la Hungara Belarta Altlernejo ĉe Jenő Bory. En 1941-42 li laboris kiel stipendiulo en la Collegium Hungaricum en Romo. En 1938 li partoprenis en la ekspozicioj de Műcsarnok. Li revenis Hungarujon en 1943, sed la dua mondmilito kaj lia militkaptiteco malhelpis lin en lia disvolviĝo.

Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1942 - Romo
  • 1979 - Pince Galéria, Budapest-Óbuda
  • 1994 - Házimúzeum, Óbudá.

Publikplacaj kreaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szinyei Merse Pál (marmorbusto, 1938, Budapest, Magyar Képzőművészeti Főiskola)
  • Örschläger-famili-tombmonumento (1939, Kassa)
  • Bolyai Farkas (ŝtonportreto, 1942, Romo)
  • Flóra (carrara marmoro, 1942, Torresina [It])
  • Czabán Samu (ŝtonrelifo, 1959, Budapest, III. ker., Vörösvári út)
  • Gyógyítás (ŝtonreliefo, 1966, Szeged, Odessza lakótelep, Gyógyszertár)
  • Tóth Ede (ŝtonbusto, 1972, Sárospatak, Iskolakert)
  • Nő lanttal (ŝtono, 1974, Budapest, XXII. ker.)
  • Első anyaság (1982, Budapest, Szent Margit kórház)
  • Kőrösi Csoma Sándor (patinigita gipsskulptaĵo, 1986, Budapest, Kőrösi Csoma S. Gimnázium).

Fonto[redakti | redakti fonton]