Györgyi Markovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Györgyi Markovits
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1919 (1919-11-22)
en Sárbogárd
Morto 7-an de marto 1985 (1985-03-07) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • bibliotekisto • historiisto de amaskomunikiloj
vdr

Györgyi Markovits [djordji markoviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Markovits Györgyi estis hungara bibliotekisto. Ŝia konata frato estis Miklós Markos.

Györgyi Markovits[1] naskiĝis la  22-an de novembro 1919(nun 1919-11-22) en Sárbogárd, ŝi mortis la 7-an de marto 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Györgyi Markovits devenis el juda familio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1936, poste ŝi akiris licencon pri kosmetiko, sed la kontraŭjudaj leĝoj rompis ŝin. Dum la 2-a mondmilito ŝi edziniĝis, sed en la nazia erao ŝian edzon la Gestapo forportis kaj senŝpure malaperis. Ŝi loĝis en Timișoara en 1945 kaj 1946. Hejmenveninta ŝi estis oficisto en firmao en Budapeŝto ĝis 1949, poste bibliotekisto en Tutlanda Biblioteko Széchényi ĝis 1983. Ŝi denove edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn en 1955 kaj 1957. Intertempe ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952. Ŝi kandidatiĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi ricevis premiojn en 1979 kaj 1983.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fejezetek a magyarországi cenzúra történetéből. A haladó sajtó és irodalom küzdelme a sajtószabadságért. 1919–1944. (disertaĵo, 1972)
  • Magyar pokol: A magyarországi fehérterror betiltott és üldözött kiadványok tükrében (kompilaĵo, 1964)
  • A cenzúra árnyékában (kompilaĵo, 1966)
  • Hazatért szövegek. Magyar emigráns antifasiszták írásai. (1919-1945) (antologio, 1975)
  • A magyar írók harca a cenzúra ellen (1919-1944) (1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]