Gyula Czapik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Czapik
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1887 (1887-12-03)
en Szeged
Morto 25-an de aprilo 1956 (1956-04-25) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Gyula Czapik [djula capik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czapik Gyula estis hungara romkatolika pastro, ĉefepiskopo. Lia ofta pseŭdonimo estis Czékus Géza.

Gyula Czapik [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1887 en Szeged, li mortis la 25-an de aprilo 1956 en Budapeŝto.

Blazono de Czapik

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Czapik hejme lernis la profesion presisto, li ankaŭ maturiĝis en piarista gimnazio en Szeged, poste li studis teologion en Pázmáneum. Li pastriĝis en 1910, en la sekva jaro li doktoriĝis en Vieno, pli poste li instruis en Nagybecskerek. Samtempe li redaktis, eĉ li estis prefekto en seminario, fine li rifuĝis de la rumanoj en 1919 al Budapeŝto. Li iĝis kanoniko (1929), abato (1930), prelato (1935), episkopo de Veszprém (urbo) (1939), ĉefepiskopo de Eger (1943). Dum la frua socialismo li gvidis la diocezon laŭ la eblecoj, tial li membriĝis ankaŭ en komunismaj-kristanaj organizaĵoj. Li estis entombigita en Baziliko de Eger.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Novéna Jézus Szent szívéhez (1922)
  • Keresztény államtan (1923)
  • Könyörülj rajtunk, Uram! (1934)
  • Imakönyv katolikus nők számára (1945)
  • Temető-könyv (1960)

Fontoj[redakti | redakti fonton]