Gyula Donáth
Gyula Donáth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1850 en Peŝto |
Morto | 27-an de septembro 1909 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Verkoj | Turul Monument at Bánhida |
Gyula Donáth [djula donAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Donáth Gyula estis hungara skulptisto. Lia familia nomvarianto estis Donát.
Gyula Donáth [1] naskiĝis la 13-an de marto 1850 en Pest (urbo) (la biografioj ne konsentas en la naskiĝloko!), li mortis la 27-an de septembro 1909 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Donáth devenis el juda familio. Li komencis lerni skulptadon en 1867 en akademio de Munkeno, poste en simila instituto en Dresdeno, fine en Akademio de Belartoj de Vieno. Liaj plej menciindaj instruistoj estis Joseph Knabl kaj Michael Wagmüller. Li komencis krei skulptadojn ekde 1873 en Vieno. Li hejmenvenis en 1880 kaj li partoprenis en ornamaj laboroj de Budapeŝta Reĝa Operejo kaj Palaco Vigadó. En la sekva jardeko li specialiĝis pri tombomonumentoj, baldaŭ pri statuoj kaj monumentoj. Sola li neniam ekspoziciis. Liaj kelkaj statuoj estis detruitaj.
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Ornamskulptaĵo en la Operejo
-
Ornamskulptaĵoj en Palaco Vigadó
-
Simbolo de agrikulturo
-
Simbola aglo en Tatabánya, 1896
-
Simbola aglo en Budapeŝto, 1905
Elektitaj tombomonumentoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-08 per la retarkivo Wayback Machine