Gyula Gombos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gyula GOMBOS [gomboŝ] hungara verkisto, redaktoro. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 30-an de septembro 1913 kaj mortis en Budapeŝto la 5-an de decembro 2000.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Gyula Gombos alvenis en Budapeŝton en 1925 kun sia familio. En 1936 li iĝis kunlaboranto de semajngazeto Magyar Út, inter 1939–41 help-, poste kunulredaktoro de Magyar Élet, en 1939–40 de Nemzetőr, poste kunlaboranto de Híd (1941–42), de 1941 ĝis 1944 respodecredaktoro de Magyar Út. En 1944 kiel ano de Hungara Sendependa Movado li partoprenis la kontraŭstaron. En februaro 1947 oni arestis lin, sed la prokuratora ofico ne povis akuzi lin. En decembro 1948 li fuĝis el Hungarujo. Inter 1949 kaj 1951 li vivis en Svislando. En 1950–51 li estis redakcikomitatano de Új Magyar Út. En decembro 1951 li elmigris en Usonon. Inter 1952 kaj 1974 li estis kunlaboranto de Radio Libera Eŭropo. De 1959 kaj 1980 li estis ĉefkunlaboranto de Új Látóhatár de Munkeno. En 1984 li translokiĝis en Parizon.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1990 - premio Magyar Művészetért (Por Hungara Arto);
  • 1993 - Premio Széchenyi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Szűk esztendők, A magyar kálvinizmus válsága (Washington 1960, angle: The lean years, New York 1960); Szabó Dezső (München 1966, 1969, New York 1975, Budapest 1990); Húsz év után (München 1970, New York 1973); Huszonegy év után (München 1972); A történelem balján (New York 1975); Szabó Dezső és a magyar miniszterelnökök (red. Washington 1975); Németh László (New York 1975); Hillsdale (samloke. 1979, Budapest 1982); Igazmondók (New York 1981); Szabadságalapítók, A plymouthiakról (uo. 1984); A harmadik út (Budapest 1990).

Fontoj[redakti | redakti fonton]