Gyula Gróh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Gróh
Gyula Gróh 1923
Gyula Gróh 1923
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1886 (1886-01-16)
en Esztergom
Morto 23-an de februaro 1952 (1952-02-23) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Visegrád
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Gyula GRÓH [djula grO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gróh Gyula estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1936). Liaj fratoj estis István Gróh kaj József Gróh.

Gyula Gróh[1] naskiĝis la 16-an de januaro 1886 en Esztergom, li mortis la 23-an de februaro 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Gróh finis la lernadon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1908. Inter 1917-1934 li instruis kemion en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. En 1935 li ricevis katedron en universitato. En 1950 li emeritiĝis, tamen poste li laboris en instituto pri grenoj kaj farunoj. Li okupiĝis precipe pri proteinoj kaj radioaktiveco.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Általános kémia (Ĝenerala kemio), (1918) (ankaŭ germane, itale, turke)
  • Szervetlen kémia (Neorganika kemio), (1939)
  • Szerves kémia (Organika kemio), (1940)
  • Bepillantás a kémiába (1949)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.