Gyula Greschik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Greschik [djula greŝik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Greschik Gyula estis hungara inĝeniero, profesoro.

Gyula Greschik [1] naskiĝis la 14-an de junio 1904 en Hungara reĝlando en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio). Li mortis la 25-an de aŭgusto 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Greschik akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Universitato József en 1928. Post siaj studoj li laboris en fabriko pri ŝipoj kaj gruoj, en 1938 li jam estis ĉefinĝeniero. Ankaŭ dum la socialismo li okupiĝis pri ŝipoj, gruoj, naĝgruoj en diversaj laborejoj. Ekde 1952 li komencis instrui foje-foje en la menciita universitato, sed ekde 1960 jam konstante. En 1971 li pensiuliĝis. En 1959 li ricevis memormedalon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Emelőgépek (1958)
  • Válogatott fejezetek az anyagmozgatógépek köréből (1968)
  • Engineering geology in designing and consructing of extended linear sited engineering constructions (1975)
  • Deep foundations and underground structures (1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.