Gyula Jáki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Jáki [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jáki Gyula estis hungara kuracisto, profesoro, kirurgo. Lia origina nomo estis Jack Gyula ĝis 1916.

Gyula Jáki [1] naskiĝis la 6-an de majo 1898 en Győr. Li mortis la 18-an de marto 1958 en Szentes (sed li estis entombigita en Szeged).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Jáki akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1922, kirurgian fakdiplomon en 1929. Li estis asistanto en instituto de Sciencuniversitato Tisza István (Debrecen) ekde 1922, post jaroj li instruis ankaŭ en la universitato. Tiutempe li esploris helpe de stipendio en Vieno (1924), en Berlino (1933–1934). En 1937 li estis nomumita privata profesoro en Debrecen, en 1947 publika ordinara profesoro kaj katedrestro en Scienca Universitato de Szeged. Li estis ankaŭ dekano, poste rektoro en la studjaro 1957.

En 1952 li kandidatiĝis. Li ricevis memormedalojn en 1941 kaj 1955. Li multe okupiĝis pri kancero, krome li ofte fotadis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az elektrochirurgia alkalmazása az urológiai sebészetben (1934)
  • Csapás (1935) - escepte novelo
  • A féregnyúlvány-gyulladás és az időjárás (1942, germane: 1943)
  • A rákbetegség és a rákellenes küzdelem (1949)
  • A szabadságharcos magyar orvosok (1955)
  • A vegetatív idegrendszer működését gátló gyógyszerek hatása a hypothalamus neurosecretiójára fehérpatkányban (1958)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • kalkŝtona memortabulo en kliniko de Szeged

Fontoj[redakti | redakti fonton]