Gyula Kómár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Kómár
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1904 (1904-03-05)
en Aszód
Morto 24-an de oktobro 1968 (1968-10-24) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Gyula Kómár [djula kOmAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kómár Gyula estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Busto en Aszód pri Gyula Kómár

Gyula Kómár[1] naskiĝis la 5-an de marto 1904 en Aszód, li mortis la 24-an de oktobro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Kómár akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1928, en la sekvanta jaro li doktoriĝis. Post la diplomo li estis asistanto samloke, sed en 1931 li studis bestkuracistan kirurgion en Vieno. Inter 1934 kaj 1945 li estis bestokuracisto unue en Gyoma, poste en Orosháza, poste li estis ĉefbestokuracisto de Csongrád, inter 1948-1957 li estis kirurgia klinikestro, katedrestro kaj profesoro en la altlernejo. Li apogis la hungaran revolucion en 1956, tial post la fiasko li estis forigita kaj poste li estis simpla veterinaro en Nyársapát, poste inter 1958–1968 hospitalestro en Cegléd. Lia filo kaj nepo same estis bestokuracistoj. Li ricevis premion en 1953. Li okupiĝis plej ofte pri kirurgio de bestoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Állatorvosi szemészet (1953, 1953, 1961)
  • Állatorvosi sebészet I–II. (1955–1960)
  • Tierärztliche Augenheilkunde (kunaŭtoro, 1968, japane: 1971)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto en Cegléd (2005) [1]
  • memormedalo (2002) [2]
  • memortabulo en Cegléd (2008) [3]
  • memortabulo en Budapeŝto (1994) [4]
  • memortabulo en Aszód (1992) [5]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.