Gyula Keszler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Keszler [djula kesler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keszler Gyula estis hungara inĝeniero, profesoro.

Gyula Keszler [1] Arkivigite je 2016-01-19 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de septembro 1908 en Tapolca. Li mortis la 6-an de novembro 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Keszler frekventis gimnazion en Keszthely, poste li akiris 2 diplomojn pri maŝininĝeniero kaj pri ekonomika inĝeniero en Reĝa Teknika Universitato József en 1930/1931. Post siaj studoj li laboris laŭvice en projekta laborejo, en fabrikoj en Csepel, en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Intertempe li doktoriĝis en 1941. Inter 1948 kaj 1958 li havis postenon en ministerio pri trafiko kaj poŝto. En 1949 li ankaŭ ekinstruis en la menciita universitato aŭ en kampuso en Szolnok. En 1953 li estis nomumita docento kaj katedrestro, en 1970 titulara profesoro. En 1971 li kandidatiĝis, en la sekva jaro li pensiuliĝis.

Li havis edzinon, kiu naskis 3 filinojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az iparban használatos bérfizetési módok fő típusai (1941)
  • Közlekedési anyagok. I–II. (1954, la 5-a eldono en 1965) - studenta lernolibro
  • A vasúti és közúti járművek alkatrészei készítésére használatos vas- és fémanyagok (1963) - studenta lernolibro
  • Vasúti járműalkatrészek, fődarabok fenntartása-javítása (1973, 1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.