Gyula Lóránt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Lóránt
futbala defendanto
Personaj informoj
Naskiĝo 6-an de februaro 1923 (1923-02-06)
en Kőszeg
Morto 31-an de majo 1981 (1981-05-31) (58-jaraĝa)
en Tesaloniko
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Gyula Lóránt [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lóránt Gyula estis hungara futbalisto (defendisto), membro de la hungara orteamo, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Lipovics [lipoviĉ].

Gyula Lóránt[1] naskiĝis la 6-an de februaro 1923 en Kőszeg, li mortis la 31-an de majo 1981 en Tesaloniko (Grekio).

Memortabulo pri Gyula Lóránt

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Lóránt lernis en pluraj mezlernejoj en sia naskiĝurbo, fine li maturiĝis en Szombathely en 1943. Jam ekde 1939 li futbalis en Kőszeg. En la sekva jaro li debutis en la junulara nacia teamo. Post la maturiĝo li apartenis al klubo de Nagyvárad (tiam hungara urbo), en 1946 en Arad (urbo) (en Rumanio), inter 1951-1956 en Budapest Honvéd FC), dum li estis hungara ĉampiono kvarfoje, rumana ĉampiono unufoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 19481955 resume 37-foje. En la Somera Olimpiko 1952 lia nacia teamo ricevis ormedalon, post jaro en Londono li venkis por la unua ne-brita nacia teamo, se temas pri venki Anglion hejme. En 1954 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon. Li ricevis dufioje signifajn ŝtatajn premiojn. Li estis trejnisto eksterlande, li mortis tragike dum matĉo. Li edziĝis dufoje.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]