Gyula Márfi
Aspekto
Gyula Márfi | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara episkopo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de decembro 1943 (80-jaraĝa) en Pördefölde | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | hungaroj vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Benedictine High School of Pannonhalma (en) (–1962) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1995–) katolika sacerdoto (1967–) vd | ||||
| |||||
| |||||
Episkopo de Eger | |||||
Ĉefepiskopo de Veszprém | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula MÁRFI [djula mArfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márfi Gyula estas hungara pastro, ĉefepiskopo (pli frue episkopo).
Gyula Márfi [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1943 en Pördefölde.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Márfi abiturientis en Pannonhalma en 1962, poste li lernis teologion en Budapeŝto. Li pastriĝis en 1967 en Szombathely, poste li estis pastro laŭvice en Páka, Nyőgér kaj Kőszeg, dume en 1969 li doktoriĝis. Inter 1976-1978 li plulernis en Parizo helpe de stipendio Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- episkopa sekretario en 1980
- titulara episkopo kaj vicepiskopo en 1995, sed en la sama jaro jam episkopo de Eger.
- ĉefepiskopo en 1997 de Veszprém (urbo).
Lia slogano estas: Charitatis numquam excidit (Neniam forpasas la amo).